La 4-an de marto estis pendigita ŝildo "Arbo de Latvio" ĉe piceo kreskanta en Arbaro de Zamenhof en Arbarvilaĝo - METSAKYLA- meze de Finnlando.
Ĉe la unuaj tri arboj en la Arbaro de Zamenhof estis metitaj ŝildoj en la jaro 2000: la arbo de "Homaj Rajtoj", la arbo de "Paco", la arbo de "Egaleco".
Nun ankaŭ "Latvio" kreskas apud piceoj "Hispanio", "Litovio" kaj multaj aliaj. Jam pendiĝas ĉe la arboj la ŝildoj de 15 landoj.
La arbaron posedas Aini Vaaroniemi, sperta Esperantistino. Apud ŝia domo troviĝas muzeo de la unua lernejo en la vilaĝo.
Aini jam dum multaj jaroj organizas Esperanto kursojn kaj por infanoj kaj por plenkreskuloj.
En la vilaĝo funkcias vilaĝa vendejo kaj baro. La ŝildo "Arbar-Bar" ĉe la baro estis metita en la jaro 2000, kiam oni konstruis la baron/kafejon.
En "Arbar-baro" oni vendas inter alie ankaŭ diversajn Esperantaĵojn.
Esperantisto Sulo Kaijala posedas la vilaĝvendejon kaj "Arbar-Baron". Sulo kaj Aini laboras en la vendejo kaj en "Arbar-Baro".
Vespere la 4-an de marto en "Arbar-baro", kie okazis Karaoke kafejo, estis multe aŭdebla Esperanto.
Mara Timermane
"Kiel estiĝis la Arbaro de Zamenhof"
Kiel infano, sinjorino Aini Vaaraniemi ofte ludis en la malnova arbaro de sia familio kun fratinoj kaj gekuzoj. Ili tie travivis sian propran fabelon. Kiam pasis la jaroj, ŝi jen kaj jen denove eniris tiun magian arbaron por tie revivi la misteran, karesan etoson, kiun la infanoj tie spertis inter la maljunegaj arboj kaj grandaj ŝtonegoj. Tie kreskas piceoj, betuloj, pinoj kaj arbosimila saliko; la teron kovras muskoj,likenoj, vakcinioj, mirteloj kaj empetroj. Ĉion vintre kovras la neĝo. Tie flugadas birdoj kaj vizitadas bestoj: boaco, sciuro, leporo, pego, pigo, kukolo kaj korniko.
Aini plenkreskis kaj ekhavis proprajn gefilojn. Kun ili ŝi
Revizitadis la saman arbaron, kaj ŝia plej aĝa infano, Henri, nomis la lokon Fabelarbaro. Kiam la literatura Paatalo-instituto, kiu situas en ilia hejmregiono, iniciate de Aini, deklaris la Tutmondan Esperantan Fabelkonkurson en la jaro 2000, Aini ekdeziris organizi ion tiurilatan en la Fabelarbaro. Ŝi ankaŭ deziris, ke la arbaro havu Esperantan nomon. Ŝiaopinie la ejo estis sufiĉe valora por esti dediĉita al L.L. Zamenhof, kaj tial ŝi nomis sian arbaron Arbaro de Zamenhof.
Fine de junio 2000 Aini markis tri el la plej malnovaj piceoj per
Lignaj ŝildoj: Arbo de Homaj Rajtoj, Arbo de Paco kaj Arbo de Egaleco. La unua jam havas proksimume 250 jarojn kaj ankaŭ la aliaj pli ol 100.
Dum Esperanto-tago, okazinta en la hejmvilaĝo de Aini en julio 2000,
Unu el la plej eminentaj finnaj esperantistoj, s-ro Allan Mehtonen, elektis Arbon de Finnlando. Post kelkaj tagoj ĉe Aini gastis, pasportserve, polo Pjotr Stankowski, kiu elektis la unuan internacian arbon. Al Aini tre plaĉas, ke ĝi estas Arbo de Pollando. Pollando proksimas al ŝia koro, ne nur kiel hejmlando de Zamenhof sed ankaŭ kiel lando, kiun ŝi mem vizitis dekojn da fojoj kaj ekamis, kiam ŝi laboris kiel ŝipa telegrafisto.
En marto 2006, krom la supre menciitaj arboj, oni en Arbaro de Zamehof jam vidas arbegojn dediĉitajn al Hispanio (elektis Rafael Blanco kaj Xavier Rico Iturrioz), Francio (elektis Floreal Martorelli kun sia familio), Usono (elektis Amanda Highley), Kroatio (elektis
Fabelkonkursano Stefani Strunjak kun instruisto Judita Rey-Hudecxek), Slovakio (elektis Milan Zvara), Cxehxio (Dana kaj Hana Messner), Litovio (Elena kaj Edvard Piscikos), Svedio (Soile Lingman), Italio (Paolo Barisani kaj Lucia Vicinanza), Belgio (Nicole kaj Ingrid), Tajlando (Dao Wadkraktook), Latvio (Mara Timermane), EAF (Anna Ritamaki), UEA (elektis Osmo Buller).
Plue, dum la oktobra Fabelsemajno 2000 la finna "Joulupukki" (Julavo), kiu venis rekte el la premiita fabelo de Stefani por renkonti ŝin en la arbaro, rajtis proprigi al si unu el la piceoj. Samokaze la ĉeestantaj infanoj ( Stefani kun Henri, Sauli, kaj Pauliina Vaaraniemi kaj Elina, Kirsi, Niina, Ismo, Juho kaj Anna Tauriainen) kune elektis Arbon de Amikeco kaj pendigis lignan ŝildon sur ties branĉo.
La deziro kaj celo de Aini Vaaraniemi estas, ke la esperantistoj de la mondo povu renkontiĝi en Arbaro de Zamenhof kaj tie kune ĝui la
trankvilon de la naturo, internacian amikecon kaj Esperanton.
Laŭ la ŝiigoj de A.Vaaraniemi esperantigis Raita Pyhala.
Arbaro de Zamenhof situas en la vilaĝo Metsakyla, en Taivalkoski,
Finnlando, iom pli ol 100 km sude de la Polusa Cirklo.