Vladimir Vladimiroviĉ Samodaj
|
SAMODAJ, Vladimir Vladimiroviĉ.
1935. Ruso; filologo-arabisto. Iam tradukisto en Jemeno, Irako kaj Sirio.
Poste ĵurnalisto, interalie gvidis la araban eldonon de "Moskvaj Novaĵoj".
Esperantisto de 1958. Vicprezidanto de Komisiono pri Internaciaj ligoj de sovetaj esperantistoj, 1970. Membro de internacia komitato de MEM, 1978. Vicprezidanto de Asocio de sovetiaj esperantistoj (ASE), 1979. Unu el
la iniciintoj de SEJM. En 1989 la unua prezidanto de restarigita SEU. Kunredaktis ĉ. 35 broŝurojn de Komisiono pri internaciaj ligoj de sovetaj esperantistoj, 1965-76. Redaktis Esperanto-suplementojn al "Moskvaj novaĵoj", 1978-82 kaj iniciatis Esperantan provnumeron de ĝi en 1989.
Samodaj jam en 1960-aj komencis traduki el la rusa kaj ukraina, kaj verki
originale.
/William Auld en Esperanta Antologio, 1984. /Nikolao Gudskov, 2002. Verkoj: Ne nur legendoj, ne nur pri SEJM (1999) Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj |
![]()
|