Universala Esperanto-Metodo
de Doktoro Benson (1932)


<<< ...
>>>
indekso UEM
Karlo eniras la ĉambron.
Li deprenas la ĉapelon.
Li pendigas la ĉapelon sur la najlon apud la pordo.
Li vidas paperon kaj krajonon sur la tablo.
Li iras al la tablo.
Li sidiĝas sur la seĝon.
Li prenas la krajonon de sur la tablo.
Li skribas leteron.
Li metas la krajonon sur la tablon.
Li eltiras la tirkeston.
Li prenas koverton el la tirkesto.
Li metas la leteron en la koverton.
Li prenas la krajonon.
Li skribas la adreson sur la koverton.
Li ekstaras.
Li iras al la pordo.
Li deprenas la ĉapelon de la najlo.
Li metas la ĉapelon sur la kapon.
Li malfermas la pordon.
Li eliras.
Li fermas la pordon.
Li vidas leterkeston.
Li iras al la leterkesto.
Li metas la leteron en la leterkeston.
[Esperanto-literoj laŭ ISO-8859-3 = Latin-3 -
Se ili ne aŭtomate aperas, vi eble bezonas Latin-3-tiparon]