Bonvenon al la TTT-ejo de anarkiismaj esperantistoj en Britio kaj Irlando
KIUJ NI ESTAS?

Ni estas Esperantistoj, kiuj ankaŭ estas anoj de ANARKIISTA FEDERACIO en Britio kaj Irlando.

Ni penas kuraĝigi la lernadon kaj uzadon de la internacia lingvo Esperanto, interne de la anarkiisma movado, kaj inter aliaj gerevoluciuloj en Britio, Irlando, kaj aliaj anglaparolantaj landoj (kie nuntempe, la progresema E-movado estas iom malforta).

Kompreneble, kapitalismo kaj ŝtatismo estas tutmondaj fisistemoj, kaj nepras batali tiujn tutmonde. Do, Esperanto kiel internacia lingvo ege utilas kiel revolucia ilo por nia batalo.

Krom la AF, iuj el ni estas aktivaj membroj de SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA (SAT), kaj ankaŭ laboras ene la LIBERECANA FRAKCIO de SAT, kiu eldonas revuon, "LIBERECANA LIGILO". Ankaŭ, kelkaj el ni estas SATEB-anoj (la brita Laborista Esperanta Asocio, filiigita al SAT).

_____________________________

KIO ESTAS LA ANARKIISTA FEDERACIO?

La AF estas organizo de klasbatalemaj anarkiistoj, kiuj celas abolicii kapitalismon, kaj ĉiujn premojn por krei liberan kaj egalan socion. Tio estas anarki-komunismo.

Ni kredas, ke aktuala socio estas dividita inter du kontraŭantaj klasoj: la mastra klaso, kiu regas ĉiujn povon kaj riĉecon; kaj la laborista klaso, kiu la reganta klaso ekspluatas por subteni tiun sistemon. Per rasismo, seksismo, kaj aliaj specoj de premado, ankaŭ per milito kaj detruo de la medio, la regantoj malfortigas kaj dividas nin. Nur rekt-agado de la laboristaro povos venki super tiuj atakoj, kaj fine renversos kapitalismon.

Ĉar la kapitalisma sistemo regas tutmonde, do sia detruo devos esti kompleta kaj tutmonda. Ni malakceptas provojn reformi ĝin (ekz: per parlamenta sistemo, naci-liberigaj movadoj), ĉar ili malsukcesas defii kapitalismon mem. Sindikatoj ankaŭ laboras kiel parto de la sistemo, do kvankam laboristoj luktas interne de ili, la sindikatoj ne povas efektivigi la detruon de kapitalismo, krom se ili transiros siajn limojn.

Organizo esencas por venki la mastrojn, do ni laboradas al unuiĝa anarkiisma movado, kaj ni estas filiigo de Internacio de Anarkiistaj Federacioj (IFA).

_____________________________


ADRESOJ KAJ ALIAJ INFORMOJ PRI LA ORGANIZOJ

Anarkiista Federacio
84b Whitechapel High Street
GB-E1 7QX LONDON
Britio

Tel: +44 (0) 7946 214 590
E-poŝto: anarchistfederation@bigfoot.com

La AF havas anojn kaj grupojn en kaj Britio kaj Irlando. Ili partoprenas diversajn agadojn, anglalingve eldonas revuon "ORGANISE!" la monatan bultenon "RESISTANCE" kaj diversajn broŝurojn pri anarki-komunismo, la klasbatalo, ktp. Ĝiaj TTT-paĝoj (vidu ligon) enhavas multlingvajn tekstojn.

*****************************

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR-75020 PARIS
Francio

Tel: +33 (1) 47 97 87 05
Telekopiilo: +33 (1) 47 97 71 91
E-poŝto: satesper@noos.fr

Kiel multtendenca organizo de progresemaj esperantistoj, SAT organizas sin sennacie, kaj estas la dua plej granda E-asocio en la mondo. Ĝi eldonas monatan gazeton "SENNACIULO", ankaŭ "SENNACIECA REVUO"-n, diversajn librojn, broŝurojn, vortarojn (inkl. "NOVA PLENA ILUSTRITA VORTARO").

La SAT-broŝurservo eldonas la liberpensan revuon "LAŬTE!", kaj ankaŭ multajn interesajn anarkiaĵojn. Por akiri liston de eldonaĵoj, skribu al:

ESPERANTO
FR-47470
Beauville
Francio

*****************************

SATEB (SAT en Britio)
c/o P.Simons
'The Cottage'
34 Beaulieu Drive
PINNER
GB-HA5 1NG Middlesex
Britio

E-poŝto: arturo@signalprent.demon.co.uk

La brita Laborista Esperanta Asocio, SATEB eldonas gazeton "LA VERDA PROLETO" (en E-o kaj la angla), kaj kelkajn broŝurojn. Ili ankaŭ senpage provizas 12-lecionan poŝt-kurson.

*****************************

SAT-Liberecana Frakcio
(Sekretario)
Dept Z
73 Humberstone Gate
GB-LE1 1WB Leicester
Britio

E-poŝto: klasbatalo@aol.com


"LIBERECANA LIGILO" (LF-a Revuo)
p/a Jakvo Schram
Hof ter Bekestraat 49
BE-2018 Antwerpen
Belgio

E-poŝto: pagadoro@skynet.be

Laŭ ni, tute gravas fortigi la Liberecanan Frakcion, aŭ inter aŭ ekster SAT. Tiel, ni povas plifortigi anarkiismon tutmonde per pliaj translimaj kontaktoj, interŝanĝoj de ideoj, plibonaj praktikaj ligoj inter gekamaradoj, solidareco, ktp.
LIGOJ
AF-aj esperantlingvaj TTT-paĝoj, inkl. niaj celoj kaj principoj kaj diversaj tekstoj
SAT-Liberecana Frackcio
Liberecana Frakcia diskutejo
Sennacieca Asocio Tutmonda
SATEB
Lester-radikalanoj
Kontaktu nin retpoŝte! klasbatalo@aol.com
VIVU ANARKI-KOMUNISMO!
For the FREE ESPERANTO COURSE click on this text!
IN ENGLISH
Anarchist Esperantists in Britain and Ireland

We haven't translated the basic info on the AF into English as this can easily be found at our main sites.

But here's what we have to say about Esperanto and our involvement in this international language and movement...


We are Esperantists who are also members of the
Anarchist Federation in Britain and Ireland.

Throughout the history of anarchism, there has always been a strong connection between anarchists and Esperanto. In fact, comrades such as Errico Malatesta and many others spoke the international language.

But while English has become the international language of big business, Esperanto remains the international language of hope, freedom and solidarity for the workers of the world. And unlike English, it doesn't require years of high level studies in universities. So even those who are not fortunate enough to get a high level education can learn and benefit from Esperanto.

We are trying to encourage the use of the international language Esperanto within the anarchist movement and between other revolutionaries in Britain, Ireland and other English speaking countries, where these days, the progressive Esperanto movement is fairly weak.

Of course, capitalism and statism is a worldwide system and it's necessary to fight it globally. So, with this in mind, Esperanto as an international language can be a very useful tool in our battle.

As well as being members of the AF, some of us are active members of
SAT - the World Anational Association, which uses Esperanto as a means of communication for class aims between workers from many lands. We also work within the Libertarian Fraction of SAT, which brings together anarchists from many different countries. Some of us are also members of SATEB - The Worker Esperanto Movement in Britain and Ireland.

On the left of this page, you'll see info and addresses of the anarchist and other progressive Esperanto groups and organisations. If you'd like to know more about anarchist Esperantism, then please drop us a line at:

klasbatalo@aol.com
1