Genezo


Cxapitroj: 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33 34 35 36 37 38 39 40 41 42 43 44 45 46 47 48 49 50

Cxapitro 1

1 En la komenco Dio kreis la cxielon kaj la teron. 2 Kaj la tero estis senforma kaj dezerta, kaj mallumo estis super la abismo; kaj la spirito de Dio sxvebis super la akvo. 3 Kaj Dio diris: Estu lumo; kaj farigxis lumo. 4 Kaj Dio vidis la lumon, ke gxi estas bona; kaj Dio apartigis la lumon de la mallumo. 5 Kaj Dio nomis la lumon Tago, kaj la mallumon Li nomis Nokto. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, unu tago.

6 Kaj Dio diris: Estu firmajxo inter la akvo, kaj gxi apartigu akvon de akvo. 7 Kaj Dio kreis la firmajxon, kaj apartigis la akvon, kiu estas sub la firmajxo, de la akvo, kiu estas super la firmajxo; kaj farigxis tiel. 8 Kaj Dio nomis la firmajxon Cxielo. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la dua tago.

9 Kaj Dio diris: Kolektigxu la akvo de sub la cxielo en unu lokon, kaj aperu la sekajxo; kaj farigxis tiel. 10 Kaj Dio nomis la sekajxon Tero, kaj la kolektigxojn de la akvo Li nomis Maroj. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona. 11 Kaj Dio diris: Kreskigu la tero verdajxon, herbon, kiu naskas semon, fruktarbon, kiu donas laux sia speco frukton, kies semo estas en gxi mem, sur la tero; kaj farigxis tiel. 12 Kaj la tero elkreskigis verdajxon, herbon, kiu naskas semon laux sia speco, kaj arbon, kiu donas frukton, kies semo estas en gxi mem laux sia speco. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona. 13 Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la tria tago.

14 Kaj Dio diris: Estu lumajxoj en la cxiela firmajxo, por apartigi la tagon de la nokto, kaj ili prezentu signojn, tempojn, tagojn, kaj jarojn; 15 kaj ili estu lumajxoj en la cxiela firmajxo, por lumi super la tero; kaj farigxis tiel. 16 Kaj Dio faris la du grandajn lumajxojn: la pli grandan lumajxon, por regi la tagon, kaj la malpli grandan lumajxon, por regi la nokton, kaj la stelojn. 17 Kaj Dio starigis ilin sur la cxiela firmajxo, por ke ili lumu sur la teron, 18 kaj por ke ili regu la tagon kaj la nokton kaj faru diferencon inter la lumo kaj la mallumo. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona. 19 Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvara tago.

20 Kaj Dio diris: La akvo aperigu movigxantajxojn, vivajn estajxojn, kaj birdoj ekflugu super la tero, sub la cxiela firmajxo. 21 Kaj Dio kreis la grandajn balenojn, kaj cxiujn vivajn estajxojn movigxantajn, kiujn aperigis la akvo, laux ilia speco, kaj cxiujn flugilhavajn birdojn laux ilia speco. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona. 22 Kaj Dio ilin benis, dirante: Fruktu kaj multigxu, kaj plenigu la akvon en la maroj, kaj la birdoj multigxu sur la tero. 23 Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvina tago.

24 Kaj Dio diris: La tero aperigu vivajn estajxojn, laux ilia speco, brutojn kaj rampajxojn kaj surterajn bestojn, laux ilia speco; kaj farigxis tiel. 25 Kaj Dio kreis la bestojn de la tero, laux ilia speco, kaj la brutojn, laux ilia speco, kaj cxiujn rampajxojn de la tero, laux ilia speco. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona. 26 Kaj Dio diris: Ni kreu homon laux Nia bildo, similan al Ni; kaj ili regu super la fisxoj de la maro kaj super la birdoj de la cxielo kaj super la brutoj, kaj super cxiuj rampajxoj, kiuj rampas sur la tero. 27 Kaj Dio kreis la homon laux Sia bildo, laux la bildo de Dio Li kreis lin; en formo de viro kaj virino Li kreis ilin. 28 Kaj Dio benis ilin, kaj Dio diris al ili: Fruktu kaj multigxu, kaj plenigu la teron kaj submetu gxin al vi, kaj regu super la fisxoj de la maro kaj super la birdoj en la cxielo, kaj super cxiuj bestoj, kiuj movigxas sur la tero. 29 Kaj Dio diris: Jen Mi donis al vi cxiujn herbojn, kiuj semas semon, kiuj trovigxas sur la tuta tero, kaj cxiujn arbojn, kiuj havas en si arban frukton, kiu semas semon; tio estu por vi mangxajxo. 30 Kaj al cxiuj bestoj de la tero kaj al cxiuj birdoj de la cxielo kaj al cxiuj rampajxoj sur la tero, kiuj havas en si vivan animon, la tutan verdan herbajxon kiel mangxajxon. Kaj farigxis tiel. 31 Kaj Dio rigardis cxion, kion Li kreis, kaj vidis, ke gxi estas tre bona. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la sesa tago.

Cxapitro 2

1 Kaj estis finitaj la cxielo kaj la tero kaj cxiuj iliaj apartenajxoj. 2 Kaj Dio finis en la sepa tago Sian laboron, kiun Li faris, kaj Li ripozis en la sepa tago de la tuta laboro, kiun Li faris. 3 Kaj Dio benis la sepan tagon kaj sanktigis gxin, cxar en gxi Li ripozis de Sia tuta laboro, kiun Li faris kreante.

4 Tia estas la naskigxo de la cxielo kaj la tero, kiam ili estis kreitaj, kiam Dio la Eternulo faris la teron kaj la cxielon. 5 Kaj nenia kampa arbetajxo ankoraux estis sur la tero, kaj nenia kampa herbo ankoraux kreskis, cxar Dio la Eternulo ne pluvigis sur la teron, kaj ne ekzistis homo, por prilabori la teron. 6 Sed nebulo levigxadis de la tero kaj donadis malsekecon al la tuta suprajxo de la tero. 7 Kaj Dio la Eternulo kreis la homon el polvo de la tero, kaj Li enblovis en lian nazon spiron de vivo, kaj la homo farigxis viva animo. 8 Kaj Dio la Eternulo plantis gxardenon en Eden en la Oriento, kaj Li metis tien la homon, kiun Li kreis. 9 Kaj Dio la Eternulo elkreskigis el la tero cxiun arbon cxarman por la vido kaj bonan por la mangxo, kaj la arbon de vivo en la mezo de la gxardeno, kaj la arbon de sciado pri bono kaj malbono. 10 Kaj rivero eliras el Eden, por akvoprovizi la gxardenon, kaj de tie gxi dividigxas kaj farigxas kvar cxefpartoj. 11 La nomo de unu estas Pisxon; gxi estas tiu, kiu cxirkauxas la tutan landon Hxavila, kie estas la oro. 12 Kaj la oro de tiu lando estas bona; tie trovigxas bedelio kaj la sxtono onikso. 13 Kaj la nomo de la dua rivero estas Gihxon; gxi estas tiu, kiu cxirkauxas la tutan landon Etiopujo. 14 Kaj la nomo de la tria rivero estas Hxidekel; gxi estas tiu, kiu fluas antaux Asirio. Kaj la kvara rivero estas Euxfrato. 15 Kaj Dio la Eternulo prenis la homon kaj enlogxigis lin en la gxardeno Edena, por ke li prilaboradu gxin kaj gardu gxin. 16 Kaj Dio la Eternulo ordonis al la homo, dirante: De cxiu arbo de la gxardeno vi mangxu; 17 sed de la arbo de sciado pri bono kaj malbono vi ne mangxu, cxar en la tago, en kiu vi mangxos de gxi, vi mortos.

18 Kaj Dio la Eternulo diris: Ne estas bone, ke la homo estu sola; Mi kreos al li helpanton similan al li. 19 Kaj Dio la Eternulo kreis el la tero cxiujn bestojn de la kampo kaj cxiujn birdojn de la cxielo, kaj venigis ilin al la homo, por vidi, kiel li nomos ilin; kaj kiel la homo nomis cxiun vivan estajxon, tiel restis gxia nomo. 20 Kaj la homo donis nomojn al cxiuj brutoj kaj al la birdoj de la cxielo kaj al cxiuj bestoj de la kampo; sed por la homo ne trovigxis helpanto simila al li. 21 Kaj Dio la Eternulo faligis profundan dormon sur la homon, kaj cxi tiu endormigxis; kaj Li prenis unu el liaj ripoj kaj fermis la lokon per karno. 22 Kaj Dio la Eternulo konstruis el la ripo, kiun Li prenis de la homo, virinon, kaj Li venigis sxin al la homo. 23 Kaj la homo diris: Jen nun sxi estas osto el miaj ostoj kaj karno el mia karno; sxi estu nomata Virino, cxar el Viro sxi estas prenita. 24 Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aligxos al sia edzino, kaj ili estos unu karno. 25 Kaj ili ambaux estis nudaj, la homo kaj lia edzino, kaj ili ne hontis.

Cxapitro 3

1 Kaj la serpento estis pli ruza, ol cxiuj kampaj bestoj, kiujn kreis Dio la Eternulo. Kaj gxi diris al la virino: Cxu Dio diris, ke vi ne mangxu de cxiuj arboj de la gxardeno? 2 Kaj la virino diris al la serpento: La fruktojn de la arboj de la gxardeno ni povas mangxi; 3 sed pri la fruktoj de la arbo, kiu estas en la mezo de la gxardeno, Dio diris: Ne mangxu ion de ili kaj ne tusxu ilin, por ke vi ne mortu. 4 Kaj la serpento diris al la virino: Ne, vi ne mortos; 5 sed Dio scias, ke en la tago, en kiu vi mangxos ion de ili, malfermigxos viaj okuloj kaj vi estos kiel Dio, vi scios bonon kaj malbonon. 6 Kaj la virino vidis, ke la arbo estas bona por mangxi kaj gxi estas cxarma por la okuloj, kaj la arbo estas dezirinda por sagxigxi; kaj sxi prenis de gxiaj fruktoj, kaj sxi mangxis, kaj sxi donis kune ankaux al sia edzo, kaj li mangxis. 7 Kaj malfermigxis la okuloj de ili ambaux, kaj ili sciigxis, ke ili estas nudaj; kaj ili kunkudris foliojn de figarbo kaj faris al si zonajxojn. 8 Kaj ili auxdis la vocxon de Dio la Eternulo, kiu marsxis en la gxardeno dum la malvarmeto de la tago; kaj Adam kaj lia edzino kasxigxis de Dio la Eternulo inter la arboj de la gxardeno. 9 Kaj Dio la Eternulo vokis Adamon, kaj diris al li: Kie vi estas? 10 Kaj tiu diris: Vian vocxon mi auxdis en la gxardeno, kaj mi ektimis, cxar mi estas nuda; kaj mi kasxis min. 11 Kaj Dio diris: Kiu diris al vi, ke vi estas nuda? cxu vi ne mangxis de la arbo, pri kiu Mi ordonis al vi, ke vi ne mangxu de gxi? 12 Kaj Adam diris: La edzino, kiun Vi donis al mi kiel kunulinon, sxi donis al mi de la arbo, kaj mi mangxis. 13 Kaj Dio la Eternulo diris al la virino: Kial vi tion faris? Kaj la virino diris: La serpento tromplogis min, kaj mi mangxis. 14 Kaj Dio la Eternulo diris al la serpento: Cxar vi tion faris, tial estu malbenita inter cxiuj brutoj kaj inter cxiuj bestoj de la kampo; sur via ventro vi irados kaj teron vi mangxados dum via tuta vivo. 15 Kaj Mi metos malamikecon inter vi kaj la virino kaj inter via idaro kaj sxia idaro; gxi frapados vian kapon, kaj vi pikados gxian kalkanon. 16 Al la virino Li diris: Mi multigos viajn suferojn dum via gravedeco; en doloro vi naskados infanojn; kaj al via viro vi vin tiros, kaj li regos super vi. 17 Kaj al Adam li diris: Cxar vi obeis la vocxon de via edzino, kaj vi mangxis de la arbo, pri kiu Mi ordonis al vi, dirante, ke vi ne mangxu de gxi, tial malbenita estu la tero pro vi; kun suferoj vi mangxados de gxi dum via tuta vivo. 18 Kaj dornojn kaj pikajxojn gxi kreskigos por vi, kaj vi mangxados herbojn de la kampo. 19 En la sxvito de via vizagxo vi mangxados panon, gxis vi revenos en la teron, el kiu vi estas prenita; cxar vi estas polvo kaj refarigxos polvo. 20 Kaj Adam donis al sia edzino la nomon Eva, cxar sxi estis patrino de cxiuj vivantoj. 21 Kaj Dio la Eternulo faris por Adam kaj por lia edzino vestojn el felo, kaj Li vestis ilin.

22 Kaj Dio la Eternulo diris: Jen Adam farigxis kiel unu el Ni, sciante bonon kaj malbonon; nun eble li etendos sian manon kaj prenos ankaux de la arbo de vivo kaj mangxos kaj vivos eterne. 23 Kaj Dio la Eternulo eligis lin el la Edena gxardeno, por ke li prilaboradu la teron, el kiu li estis prenita. 24 Kaj Li elpelis Adamon, kaj lokis antaux la Edena gxardeno la kerubon kaj la turnigxantan flaman glavon, por gardi la vojon al la arbo de vivo.

Cxapitro 4

1 Kaj Adam ekkonis Evan, sian edzinon, kaj sxi gravedigxis, kaj sxi naskis Kainon; kaj sxi diris: Mi akiris homon de la Eternulo. 2 Kaj plue sxi naskis lian fraton Habel. Kaj Habel farigxis sxafpasxtisto, kaj Kain farigxis terlaboristo. 3 Kaj post ia tempo farigxis, ke Kain alportis el la fruktoj de la tero donacoferon al la Eternulo. 4 Kaj Habel ankaux alportis el la unuenaskitoj de siaj sxafoj kaj el ilia graso. Kaj la Eternulo atentis Habelon kaj lian donacoferon; 5 sed Kainon kaj lian donacoferon Li ne atentis. Kaj Kain tre ekkoleris, kaj lia vizagxo klinigxis. 6 Kaj la Eternulo diris al Kain: Kial vi koleras? kaj kial klinigxis via vizagxo? 7 Ja se vi agos bone, vi estos forta; sed se vi agos malbone, la peko kusxos cxe la pordo, kaj vin gxi aspiros, sed vi regu super gxi. 8 Kaj Kain parolis kun sia frato Habel; kaj kiam ili estis sur la kampo, Kain levigxis kontraux sian fraton Habel kaj mortigis lin. 9 Kaj la Eternulo diris al Kain: Kie estas via frato Habel? Kaj tiu diris: Mi ne scias; cxu mi estas gardisto de mia frato? 10 Kaj Li diris: Kion vi faris? la vocxo de la sango de via frato krias al Mi de la tero. 11 Kaj nun estu malbenita de sur la tero, kiu malfermis sian busxon, por preni la sangon de via frato el via mano. 12 Kiam vi prilaboros la teron, gxi ne plu donos al vi sian forton; vaganto kaj forkuranto vi estos sur la tero. 13 Kaj Kain diris al la Eternulo: Pli granda estas mia puno, ol kiom mi povos elporti. 14 Jen Vi forpelas min hodiaux de sur la tero, kaj mi devas min kasxi de antaux Via vizagxo, kaj mi estos vaganto kaj forkuranto sur la tero, kaj iu ajn, kiu min renkontos, mortigos min. 15 Kaj la Eternulo diris al li: Sciu, ke al iu, kiu mortigos Kainon, estos vengxite sepoble. Kaj la Eternulo faris sur Kain signon, ke ne mortigu lin iu, kiu lin renkontos.

16 Kaj Kain foriris de antaux la Eternulo, kaj logxigxis en la lando Nod, oriente de Eden. 17 Kaj Kain ekkonis sian edzinon, kaj sxi gravedigxis, kaj sxi naskis Hxanohxon. Kaj li konstruis urbon, kaj li donis al la urbo nomon laux la nomo de sia filo: Hxanohx. 18 Kaj al Hxanohx naskigxis Irad, kaj al Irad naskigxis Mehxujael, kaj al Mehxujael naskigxis Metusxael, kaj al Metusxael naskigxis Lemehx. 19 Kaj Lemehx prenis al si du edzinojn: unu havis la nomon Ada, kaj la dua havis la nomon Cila. 20 Kaj Ada naskis Jabalon; li estis la patro de tiuj, kiuj logxas en tendoj kaj pasxtas brutojn. 21 Kaj la nomo de lia frato estis Jubal; li estis la patro de cxiuj, kiuj ludas harpon kaj fluton. 22 Cila ankaux naskis Tubal-Kainon, forgxanton de diversaj majstrajxoj el kupro kaj fero. Kaj la fratino de Tubal-Kain estis Naama. 23 Kaj Lemehx diris al siaj edzinoj Ada kaj Cila:

25 Kaj denove Adam ekkonis sian edzinon, kaj sxi naskis filon, kaj donis al li la nomon Set: Cxar Dio metis al mi alian semon anstataux Habel, kiun mortigis Kain. 26 Kaj al Set ankoraux naskigxis filo, kaj li donis al li la nomon Enosx. Tiam oni komencis alvokadi la nomon de la Eternulo.

Cxapitro 5

1 Jen estas la libro de naskoj de Adam. Kiam Dio kreis la homon, Li faris lin laux la bildo de Dio; 2 kiel viron kaj virinon Li kreis ilin, kaj Li benis ilin kaj donis al ili la nomon Homo en la tago de ilia naskigxo. 3 Kaj Adam vivis cent tridek jarojn, kaj al li naskigxis filo laux lia bildo kaj simileco, kaj li donis al li la nomon Set. 4 Kaj Adam vivis, post kiam naskigxis al li Set, okcent jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj. 5 Kaj la tuta vivo, kiun travivis Adam, estis nauxcent tridek jaroj, kaj li mortis.

6 Kaj Set vivis cent kvin jarojn, kaj naskigxis al li Enosx. 7 Kaj Set vivis, post kiam naskigxis al li Enosx, okcent sep jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj. 8 Kaj la tuta vivo de Set estis nauxcent dek du jaroj, kaj li mortis.

9 Kaj Enosx vivis nauxdek jarojn, kaj naskigxis al li Kenan. 10 Kaj Enosx vivis, post kiam naskigxis al li Kenan, okcent dek kvin jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj. 11 Kaj la tuta vivo de Enosx estis nauxcent kvin jaroj, kaj li mortis.

12 Kaj Kenan vivis sepdek jarojn, kaj naskigxis al li Mahalalel. 13 Kaj Kenan vivis, post kiam naskigxis al li Mahalalel, okcent kvardek jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj. 14 Kaj la tuta vivo de Kenan estis nauxcent dek jaroj, kaj li mortis.

15 Kaj Mahalalel vivis sesdek kvin jarojn, kaj naskigxis al li Jared. 16 Kaj Mahalalel vivis, post kiam naskigxis al li Jared, okcent tridek jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj. 17 Kaj la tuta vivo de Mahalalel estis okcent nauxdek kvin jaroj, kaj li mortis.

18 Kaj Jared vivis cent sesdek du jarojn, kaj naskigxis al li Hxanohx. 19 Kaj Jared vivis, post kiam naskigxis al li Hxanohx, okcent jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj. 20 Kaj la tuta vivo de Jared estis nauxcent sesdek du jaroj, kaj li mortis.

21 Kaj Hxanohx vivis sesdek kvin jarojn, kaj naskigxis al li Metusxelahx. 22 Kaj Hxanohx iradis kun Dio, post kiam naskigxis al li Metusxelahx, tricent jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj. 23 Kaj la tuta vivo de Hxanohx estis tricent sesdek kvin jaroj. 24 Kaj Hxanohx iradis kun Dio; kaj li malaperis, cxar Dio lin prenis.

25 Kaj Metusxelahx vivis cent okdek sep jarojn, kaj naskigxis al li Lemehx. 26 Kaj Metusxelahx vivis, post kiam naskigxis al li Lemehx, sepcent okdek du jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj. 27 Kaj la tuta vivo de Metusxelahx estis nauxcent sesdek naux jaroj, kaj li mortis.

28 Kaj Lemehx vivis cent okdek du jarojn, kaj naskigxis al li filo. 29 Kaj li donis al li la nomon Noa, dirante: Cxi tiu konsolos nin en niaj faroj kaj en la laboroj de niaj manoj sur la tero, kiun la Eternulo malbenis. 30 Kaj Lemehx vivis, post kiam naskigxis al li Noa, kvincent nauxdek kvin jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj. 31 Kaj la tuta vivo de Lemehx estis sepcent sepdek sep jaroj, kaj li mortis.

32 Kaj Noa havis la agxon de kvincent jaroj, kaj al Noa naskigxis Sxem, Hxam, kaj Jafet.

Cxapitro 6

1 Kaj kiam la homoj komencis multigxi sur la tero kaj al ili naskigxis filinoj, 2 tiam la filoj de Dio vidis la filinojn de la homoj, ke ili estas belaj; kaj ili prenis al si edzinojn el cxiuj, kiujn ili elektis. 3 Kaj la Eternulo diris: Ne regos Mia spirito inter la homoj eterne, pro iliaj pekoj, cxar ili estas karno; ilia vivo estu cent dudek jaroj. 4 Gigantoj estis sur la tero en tiu tempo, ecx post kiam la filoj de Dio venis al la filinoj de la homoj kaj cxi tiuj naskis al ili. Tio estis la fortuloj, tre famaj de plej antikva tempo. 5 Kaj la Eternulo vidis, ke granda estas la malboneco de la homoj sur la tero kaj ke cxiuj pensoj kaj intencoj de iliaj koroj estas nur malbono en cxiu tempo; 6 tiam la Eternulo pentis, ke Li kreis la homon sur la tero, kaj Li afliktigxis en Sia koro. 7 Kaj la Eternulo diris: Mi ekstermos de sur la tero la homon, kiun Mi kreis, de la homo gxis la brutoj, gxis la rampajxoj, kaj gxis la birdoj de la cxielo; cxar Mi pentas, ke Mi ilin kreis. 8 Sed Noa akiris placxon en la okuloj de la Eternulo.

9 Jen estas la historio de Noa: Noa estis homo virta kaj senmakula en sia generacio; kun Dio Noa iradis. 10 Kaj naskigxis al Noa tri filoj: Sxem, Hxam, kaj Jafet. 11 Kaj la tero malvirtigxis antaux Dio, kaj la tero plenigxis de maljustajxoj. 12 Kaj Dio vidis la teron, ke gxi malvirtigxis, cxar cxiu karno malvirtigis sian vojon sur la tero.

13 Kaj Dio diris al Noa: La fino de cxiu karno venis antaux Min, cxar la tero plenigxis de maljustajxoj per ili, kaj jen Mi pereigos ilin kun la tero. 14 Faru al vi arkeon el ligno gofera; apartajxojn faru en la arkeo, kaj sxmiru gxin per pecxo interne kaj ekstere. 15 Kaj faru gxin tiamaniere: tricent ulnoj estu la longo de la arkeo, kvindek ulnoj gxia largxo, kaj tridek ulnoj gxia alto. 16 Fenestron faru en la arkeo, supre, kun la alto de unu ulno, kaj la pordon de la arkeo vi faros en la flanko; malsupran spacon, duan spacon, kaj trian spacon faru en gxi. 17 Kaj jen Mi venigos akvan diluvon sur la teron, por ekstermi cxiun karnon, kiu havas en si spiriton de vivo sub la cxielo; cxio, kio estas sur la tero, pereos. 18 Kaj Mi starigos Mian interligon kun vi; kaj vi eniros en la arkeon, vi kaj viaj filoj kaj via edzino kaj la edzinoj de viaj filoj kune kun vi. 19 Kaj el cxiuj vivajxoj, el cxiu karno, enkonduku po unu paro el cxiuj en la arkeon, ke ili restu vivaj kun vi; virbesto kaj virinbesto ili estu. 20 El la birdoj laux iliaj specoj, kaj el la brutoj laux iliaj specoj, el cxiuj rampajxoj de la tero laux iliaj specoj, po paro el cxiuj eniru kun vi, por resti vivaj. 21 Kaj vi prenu al vi el cxiuj mangxajxoj, kiuj estas mangxataj, kaj kolektu al vi; kaj gxi estu por vi kaj por ili por mangxi. 22 Kaj Noa tion faris; cxion, kiel Dio al li ordonis, tiel li faris.

Cxapitro 7

1 Kaj la Eternulo diris al Noa: Eniru vi kaj via tuta familio en la arkeon, cxar vin Mi vidis, ke vi estas virtulo antaux Mi en cxi tiu generacio. 2 El cxiuj brutoj puraj prenu al vi po sep paroj, virbestojn kaj iliajn inojn; kaj el la brutoj, kiuj ne estas puraj, po du, virbeston kaj gxian inon. 3 Ankaux el la birdoj de la cxielo po sep paroj, virbestojn kaj virinbestojn, por ke semo restu sur la tuta tero. 4 Cxar post sep tagoj Mi pluvigos sur la teron dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj, kaj Mi ekstermos de sur la tero cxiujn ekzistajxojn, kiujn Mi kreis. 5 Kaj Noa faris cxion, kion la Eternulo al li ordonis.

6 Kaj Noa havis la agxon de sescent jaroj, kiam la akva diluvo venis sur la teron. 7 Kaj eniris Noa kaj liaj filoj kaj lia edzino kaj la edzinoj de liaj filoj kune kun li en la arkeon, pro la akvo de la diluvo. 8 El la brutoj puraj, kaj el la brutoj, kiuj ne estas puraj, kaj el la birdoj, kaj el cxiuj rampajxoj sur la tero, 9 po unu paro venis al Noa en la arkeon, virbesto kaj ino, kiel Dio ordonis al Noa. 10 Kaj kiam pasis la sep tagoj, la diluva akvo venis sur la teron. 11 En la sescenta jaro de la vivo de Noa, en la dua monato, en la dek-sepa tago de la monato, en tiu tago disfendigxis cxiuj fontoj de la granda abismo kaj la aperturoj de la cxielo malfermigxis. 12 Kaj estis pluvo sur la tero dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj. 13 Gxuste en tiu tago eniris en la arkeon Noa, kaj Sxem kaj Hxam kaj Jafet, la filoj de Noa, kaj la edzino de Noa, kaj la tri edzinoj de liaj filoj kune kun ili; 14 ili, kaj cxiuj bestoj laux siaj specoj, kaj cxiuj brutoj laux siaj specoj, kaj cxiuj rampajxoj, kiuj rampas sur la tero, laux siaj specoj, kaj cxiuj flugajxoj laux siaj specoj, cxiuj birdoj, cxiuj flugilhavantoj. 15 Kaj eniris al Noa en la arkeon po du el cxiu karno, kiu havas en si spiriton de vivo. 16 Kaj la venintoj, virbesto kaj ino el cxiu karno, eniris, kiel ordonis al ili Dio; kaj la Eternulo fermis post ili. 17 Kaj estis diluvo dum kvardek tagoj sur la tero; kaj multigxis la akvo kaj levis la arkeon, kaj gxi estis alte super la tero. 18 Kaj la akvo fortigxis sur la tero, kaj la arkeo nagxis sur la suprajxo de la akvo. 19 Kaj la akvo treege fortigxis kaj tre multigxis sur la tero; kaj kovrigxis cxiuj altaj montoj, kiuj estas sub la cxielo. 20 Dek kvin ulnojn pli alte levigxis la akvo kaj kovris la montojn. 21 Kaj pereis cxiu karno, kiu movigxas sur la tero, la birdoj kaj la brutoj kaj la bestoj, kaj cxiuj rampajxoj, kiuj rampas sur la tero, kaj cxiuj homoj. 22 Cxio, kio havis en si spiriton de vivo, el cxio, kio estis sur la seka tero, mortis. 23 Kaj ekstermigxis cxiuj ekzistajxoj, kiuj estis sur la tero, de homo gxis brutoj kaj rampajxoj kaj birdoj de la cxielo; ili ekstermigxis de sur la tero; kaj restis nur Noa kaj kio estis kun li en la arkeo. 24 Kaj la akvo okupis la teron dum cent kvindek tagoj.

Cxapitro 8

1 Kaj Dio rememoris Noan, kaj cxiujn bestojn kaj cxiujn brutojn, kiuj estis kun li en la arkeo; kaj Dio venigis venton sur la teron, kaj la akvo kvietigxis. 2 Kaj fermigxis la fontoj de la abismo kaj la aperturoj de la cxielo, kaj cxesigxis la pluvo el la cxielo. 3 Kaj iom post iom reforigxis la akvo de sur la tero, kaj la akvo komencis malmultigxi post la paso de cent kvindek tagoj. 4 Kaj la arkeo haltis en la sepa monato, en la dek-sepa tago de la monato, sur la montoj Ararat. 5 Kaj la akvo konstante malpliigxadis gxis la deka monato; en la unua tago de la deka monato montrigxis la suproj de la montoj. 6 Kaj post kvardek tagoj Noa malfermis la fenestron de la arkeo, kiun li faris. 7 Kaj li ellasis korvon, kaj gxi elflugis, forflugadis kaj revenadis, gxis forsekigxis la akvo sur la tero. 8 Kaj li ellasis de si kolombon, por vidi, cxu jam malfortigxis la akvo sur la tero. 9 Sed la kolombo ne trovis ripozejon por siaj piedoj, kaj gxi revenis al li en la arkeon, cxar akvo estis sur la suprajxo de la tuta tero. Kaj li etendis sian manon kaj prenis la kolombon kaj envenigis gxin al si en la arkeon. 10 Kaj li atendis ankoraux aliajn sep tagojn, kaj li denove ellasis la kolombon el la arkeo. 11 Kaj revenis al li la kolombo en tempo vespera, kaj jen gxi havis en sia busxo desxiritan folion de olivarbo; kaj Noa konvinkigxis, ke la akvo malfortigxis sur la tero. 12 Kaj li atendis ankoraux aliajn sep tagojn, kaj li ellasis la kolombon, kaj cxi tiu jam ne plu revenis al li. 13 Kaj en la sescent-unua jaro, en la unua tago de la unua monato, forsekigxis la akvo sur la tero; kaj Noa malfermis la tegmenton de la arkeo, kaj li vidis, ke sekigxis la suprajxo de la tero. 14 Kaj en la dua monato, en la dudek-sepa tago de la monato, la tero elsekigxis.

15 Kaj Dio diris al Noa jene: 16 Eliru el la arkeo, vi kaj via edzino kaj viaj filoj kaj la edzinoj de viaj filoj kune kun vi; 17 cxiujn bestojn, kiuj estas kun vi, el cxiu karno, el la birdoj kaj brutoj, kaj el cxiuj rampajxoj, kiuj rampas sur la tero, elirigu kune kun vi; kaj ili movigxu sur la tero kaj fruktu kaj multigxu sur la tero. 18 Kaj eliris Noa kaj liaj filoj kaj lia edzino kaj la edzinoj de liaj filoj kune kun li. 19 Cxiuj bestoj, cxiuj rampajxoj, kaj cxiuj birdoj, cxio, kio movigxas sur la tero, laux siaj familioj, eliris el la arkeo. 20 Kaj Noa konstruis altaron al la Eternulo, kaj li prenis el cxiuj puraj brutoj kaj el cxiuj puraj birdoj kaj oferis bruloferojn sur la altaro. 21 Kaj la Eternulo flaris la agrablan odoron, kaj la Eternulo diris en Sia koro: Mi ne plu malbenos la teron pro la homo, cxar la penso de la homa koro estas malbona jam de lia juneco; kaj Mi ne batos plu cxion vivantan, kiel Mi faris. 22 De nun tiel longe, kiel la tero ekzistos, semado kaj rikoltado, malvarmo kaj varmo, somero kaj vintro, tago kaj nokto ne cxesigxos.

Cxapitro 9

1 Kaj Dio benis Noan kaj liajn filojn, kaj diris al ili: Fruktu kaj multigxu, kaj plenigu la teron. 2 Kaj ili timu vin kaj tremu antaux vi, cxiuj bestoj de la tero kaj cxiuj birdoj de la cxielo, cxio, kio movigxas sur la tero, kaj cxiuj fisxoj de la maro; en viajn manojn ili estas transdonitaj. 3 Cxio, kio movigxas kaj vivas, servu al vi kiel mangxajxo; kiel verdan herbon, Mi donis al vi cxion. 4 Nur karnon kune kun gxia animo, la sango, ne mangxu. 5 Ankaux vian sangon kaj animon Mi repostulos, el la manoj de cxiuj bestoj Mi gxin repostulos, kaj el la manoj de homo, el la manoj de cxiu homo pro lia frato Mi repostulos la animon de homo. 6 Se iu versxos sangon de homo, lia sango ankaux estos versxita de homo; cxar laux la bildo de Dio estas farita la homo. 7 Kaj vi fruktu kaj multigxu, movigxadu sur la tero kaj multigxu sur gxi.

8 Kaj Dio diris al Noa kaj al liaj filoj kune kun li jene: 9 Jen Mi starigas Mian interligon kun vi kaj kun via idaro post vi; 10 kaj kun cxiu viva ekzistajxo, kiu estas kun vi, el birdoj, el brutoj, kaj el cxiuj bestoj de la tero kun vi, el cxiuj, kiuj eliris el la arkeo, kun cxiuj bestoj de la tero. 11 Kaj Mi starigas Mian interligon kun vi, ke ne ekstermigxos plu cxiu karno per akvo de diluvo, kaj ne estos plu diluvo, por pereigi la teron. 12 Kaj Dio diris: Cxi tio estas la signo de la interligo, kiun Mi metas inter Mi kaj inter vi kaj inter cxiu viva ekzistajxo, kiu estas kun vi, por eternaj generacioj: 13 Mian arkon Mi metas en la nubon, kaj gxi estu signo de la interligo inter Mi kaj la tero. 14 Kaj kiam Mi venigos nubon super la teron, montrigxos la arko en la nubo; 15 kaj Mi rememoros Mian interligon, kiu ekzistas inter Mi kaj vi kaj cxiu viva ekzistajxo el cxiu karno, kaj la akvo ne farigxos plu diluvo, por pereigi cxiun karnon. 16 Kaj la arko estos en la nubo; kaj Mi gxin vidos, por memori pri la eterna interligo inter Dio kaj cxiu viva ekzistajxo el cxiu karno, kiu estas sur la tero. 17 Kaj Dio diris al Noa: Cxi tio estas la signo de la interligo, kiun Mi starigis inter Mi kaj cxiu karno, kiu estas sur la tero.

18 Kaj la filoj de Noa, kiuj eliris el la arkeo, estis: Sxem, Hxam, kaj Jafet; kaj Hxam estis la patro de Kanaan. 19 Tio estis la tri filoj de Noa; kaj de ili diskreskis la tuta logxantaro de la tero.

20 Kaj Noa komencis terkultivan laboron kaj plantis vinbergxardenon. 21 Kaj li trinkis el la vino kaj ebriigxis, kaj nudigxis en sia tendo. 22 Kaj Hxam, la patro de Kanaan, vidis la nudecon de sia patro, kaj li diris tion al siaj du fratoj ekstere. 23 Kaj Sxem kaj Jafet prenis la veston kaj metis gxin sur siajn sxultrojn, kaj iris dorsdirekte kaj kovris la nudecon de sia patro; kaj iliaj vizagxoj estis turnitaj malantauxen, kaj la nudecon de sia patro ili ne vidis. 24 Kaj Noa vekigxis de sia ebrieco, kaj li sciigxis, kiel agis kun li lia pli juna filo. 25 Kaj li diris:

26 Kaj li diris:

28 Kaj Noa vivis post la diluvo tricent kvindek jarojn. 29 Kaj la tuta vivo de Noa estis nauxcent kvindek jaroj, kaj li mortis.

Cxapitro 10

1 Jen estas la generaciaro de la filoj de Noa: Sxem, Hxam, kaj Jafet. Kaj naskigxis al ili filoj post la diluvo.

2 La filoj de Jafet: Gomer kaj Magog kaj Madaj kaj Javan kaj Tubal kaj Mesxehx kaj Tiras. 3 Kaj la filoj de Gomer: Asxkenaz kaj Rifat kaj Togarma. 4 Kaj la filoj de Javan: Elisxa kaj Tarsxisx, Kitim kaj Dodanim. 5 De cxi tiuj dissemigxis la insuloj da popoloj en siaj landoj, cxiu laux sia lingvo, laux siaj gentoj kaj nacioj.

6 Kaj la filoj de Hxam: Kusx kaj Micraim kaj Put kaj Kanaan. 7 Kaj la filoj de Kusx: Seba kaj Hxavila kaj Sabta kaj Raama kaj Sabtehxa; kaj la filoj de Raama; Sxeba kaj Dedan. 8 Kaj Kusx naskigis Nimrodon, kiu komencis esti potenca sur la tero. 9 Li estis potenca cxasisto antaux la Eternulo; tial oni diras: Kiel Nimrod, potenca cxasisto antaux la Eternulo. 10 Kaj la komenco de lia regno estis Babel kaj Erehx kaj Akad kaj Kalne en la lando Sxinar. 11 El cxi tiu lando li eliris en Asirion kaj konstruis la urbojn Nineve kaj Rehxobot kaj Kalahx, 12 kaj Resen inter Nineve kaj Kalahx (gxi estis la granda urbo). 13 Kaj Micraim naskigis la Ludidojn kaj la Anamidojn kaj la Lehabidojn kaj la Naftuhxidojn 14 kaj la Patrusidojn kaj la Kasluhxidojn (de kiuj devenis la Filisxtoj) kaj la Kaftoridojn.

15 Kaj de Kanaan naskigxis Cidon, lia unuenaskito, kaj Hxet, 16 kaj la Jebusidoj kaj la Amoridoj kaj la Girgasxidoj 17 kaj la Hxividoj kaj la Arkidoj kaj la Sinidoj 18 kaj la Arvadidoj kaj la Cemaridoj kaj la Hxamatidoj; kaj poste la gentoj Kanaanaj disigxis. 19 Kaj la limoj de la Kanaanidoj estis de Cidon gxis Gerar kaj Gaza, gxis Sodom kaj Gomora, Adma kaj Ceboim gxis Lasxa. 20 Tio estas la filoj de Hxam laux siaj gentoj kaj lingvoj, en siaj landoj kaj nacioj.

21 Naskigxis infanoj ankoraux al Sxem, la patro de cxiuj Eberidoj, pli maljuna frato de Jafet. 22 La filoj de Sxem: Elam kaj Asxur kaj Arpahxsxad kaj Lud kaj Aram. 23 Kaj la filoj de Aram: Uc kaj Hxul kaj Geter kaj Masx. 24 Kaj al Arpahxsxad naskigxis Sxelahx, kaj al Sxelahx naskigxis Eber. 25 Kaj al Eber naskigxis du filoj: la nomo de unu estis Peleg, cxar dum lia vivo dividigxis la tero; kaj la nomo de lia frato estis Joktan. 26 Kaj al Joktan naskigxis Almodad kaj Sxelef kaj Hxacarmavet kaj Jerahx 27 kaj Hadoram kaj Uzal kaj Dikla 28 kaj Obal kaj Abimael kaj Sxeba 29 kaj Ofir kaj Hxavila kaj Jobab. Cxiuj cxi tiuj estis filoj de Joktan. 30 Kaj ilia logxloko estis de Mesxa gxis Sefar, la orienta monto. 31 Tio estas la filoj de Sxem laux siaj gentoj kaj lingvoj, en siaj landoj, laux siaj nacioj.

32 Tio estas la gentoj de la filoj de Noa, laux siaj generacioj, en siaj nacioj; kaj de ili disigxis la popoloj sur la tero post la diluvo.

Cxapitro 11

1 Sur la tuta tero estis unu lingvo kaj unu parolmaniero. 2 Kaj kiam ili ekiris de la oriento, ili trovis valon en la lando Sxinar kaj tie eklogxis. 3 Kaj ili diris unu al alia: Venu, ni faru brikojn kaj ni brulpretigu ilin per fajro. Kaj la brikoj farigxis por ili sxtonoj, kaj la bitumo farigxis por ili kalko. 4 Kaj ili diris: Venu, ni konstruu al ni urbon, kaj turon, kies supro atingos la cxielon, kaj ni akiru al ni gloron, antaux ol ni disigxos sur la suprajxo de la tuta tero. 5 Kaj la Eternulo mallevigxis, por vidi la urbon kaj la turon, kiujn konstruis la homidoj. 6 Kaj la Eternulo diris: Jen estas unu popolo, kaj unu lingvon ili cxiuj havas; kaj jen, kion ili komencis fari, kaj ili ne estos malhelpataj en cxio, kion ili decidis fari. 7 Ni mallevigxu do, kaj Ni konfuzu tie ilian lingvon, por ke unu ne komprenu la parolon de alia. 8 Kaj la Eternulo disigis ilin de tie sur la suprajxon de la tuta tero, kaj ili cxesis konstrui la urbon. 9 Tial oni donis al gxi la nomon Babel, cxar tie la Eternulo konfuzis la lingvon de la tuta tero kaj de tie la Eternulo disigis ilin sur la suprajxon de la tuta tero.

10 Jen estas la generaciaro de Sxem: Sxem havis la agxon de cent jaroj, kaj naskigxis al li Arpahxsxad, du jarojn post la diluvo. 11 Kaj Sxem vivis post la naskigxo de Arpahxsxad kvincent jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.

12 Kaj Arpahxsxad vivis tridek kvin jarojn, kaj naskigxis al li Sxelahx. 13 Kaj Arpahxsxad vivis post la naskigxo de Sxelahx kvarcent tri jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.

14 Kaj Sxelahx vivis tridek jarojn, kaj naskigxis al li Eber. 15 Kaj Sxelahx vivis post la naskigxo de Eber kvarcent tri jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.

16 Kaj Eber vivis tridek kvar jarojn, kaj naskigxis al li Peleg. 17 Kaj Eber vivis post la naskigxo de Peleg kvarcent tridek jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.

18 Kaj Peleg vivis tridek jarojn, kaj naskigxis al li Reu. 19 Kaj Peleg vivis post la naskigxo de Reu ducent naux jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.

20 Kaj Reu vivis tridek du jarojn, kaj naskigxis al li Serug. 21 Kaj Reu vivis post la naskigxo de Serug ducent sep jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.

22 Kaj Serug vivis tridek jarojn, kaj naskigxis al li Nahxor. 23 Kaj Serug vivis post la naskigxo de Nahxor ducent jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.

24 Kaj Nahxor vivis dudek naux jarojn, kaj naskigxis al li Terahx. 25 Kaj Nahxor vivis post la naskigxo de Terahx cent dek naux jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.

26 Kaj Terahx vivis sepdek jarojn, kaj naskigxis al li Abram, Nahxor, kaj Haran.

27 Kaj jen estas la generaciaro de Terahx: al Terahx naskigxis Abram, Nahxor, kaj Haran; kaj al Haran naskigxis Lot. 28 Kaj Haran mortis antaux sia patro Terahx en sia lando de naskigxo, en Ur la Hxaldea. 29 Kaj Abram kaj Nahxor prenis al si edzinojn; la nomo de la edzino de Abram estis Saraj, kaj la nomo de la edzino de Nahxor estis Milka, filino de Haran, kiu estis la patro de Milka kaj la patro de Jiska. 30 Kaj Saraj estis senfrukta kaj ne havis infanon. 31 Kaj Terahx prenis sian filon Abram kaj sian nepon Lot, filo de Haran, kaj sian bofilinon Saraj, edzino de lia filo Abram; kaj ili eliris kune el Ur la Hxaldea, por iri en la landon Kanaanan; kaj ili venis gxis Hxaran kaj enlogxigxis tie. 32 Kaj Terahx atingis la agxon de ducent kvin jaroj, kaj Terahx mortis en Hxaran.

Cxapitro 12

1 Kaj la Eternulo diris al Abram: Iru el via lando, el inter via parencaro, kaj el la domo de via patro, al la lando, kiun Mi montros al vi. 2 Kaj Mi faros vin granda popolo, kaj Mi benos vin kaj grandigos vian nomon, kaj vi estos beno. 3 Kaj Mi benos viajn benantojn, kaj viajn malbenantojn Mi malbenos, kaj benigxos per vi cxiuj gentoj de la tero. 4 Kaj Abram iris, kiel la Eternulo diris al li, kaj kun li iris Lot. Kaj Abram havis la agxon de sepdek kvin jaroj, kiam li eliris el Hxaran. 5 Kaj Abram prenis sian edzinon Saraj kaj sian nevon Lot, kaj ilian tutan havon, kiun ili akiris, kaj la homojn, kiujn ili akiris en Hxaran; kaj ili eliris, por iri al la lando Kanaana; kaj ili venis en la landon Kanaanan. 6 Kaj Abram trapasis la landon gxis la loko Sxehxem, gxis la kverko More; kaj la Kanaanidoj tiam logxis en la lando. 7 Kaj la Eternulo aperis al Abram, kaj diris: Al via idaro Mi donos cxi tiun teron. Kaj li konstruis tie altaron al la Eternulo, kiu aperis al li. 8 Kaj de tie li translogxigxis al la monto, kiu estas oriente de Bet-El, kaj arangxis sian tendon tiamaniere, ke Bet-El estis okcidente kaj Aj oriente; kaj li konstruis tie altaron al la Eternulo kaj pregxadis al la Eternulo. 9 Kaj Abram iris pluen, cxiam pluen al sudo.

10 Kaj estis malsato en la lando. Kaj Abram malsupreniris Egiptujon, por tie logxi kelktempe, cxar malfacila estis la malsato en la lando. 11 Kaj kiam li estis jam proksime de Egiptujo, li diris al sia edzino Saraj: Mi scias ja, ke vi estas virino belaspekta; 12 kaj kiam la Egiptoj vin vidos, ili diros: Tio estas lia edzino; kaj ili mortigos min, kaj vin ili lasos viva. 13 Diru do, ke vi estas mia fratino, por ke al mi estu bone pro vi kaj por ke mia animo restu viva pro vi. 14 Kaj kiam Abram venis Egiptujon, la Egiptoj vidis, ke la virino estas tre bela; 15 kaj vidis sxin la eminentuloj de Faraono, kaj ili lauxdis sxin al Faraono; kaj oni prenis la virinon en la domon de Faraono. 16 Kaj al Abram estis bone pro sxi, kaj li havis sxafojn kaj bovojn kaj azenojn kaj sklavojn kaj sklavinojn kaj azeninojn kaj kamelojn. 17 Kaj la Eternulo punis per grandaj suferoj Faraonon kaj lian domon pro Saraj, la edzino de Abram. 18 Kaj Faraono alvokis Abramon, kaj diris: Kion vi faris al mi? kial vi ne diris al mi, ke sxi estas via edzino? 19 kial vi diris: Sxi estas mia fratino? Kaj mi prenis sxin al mi kiel edzinon. Kaj nun jen estas via edzino; prenu sxin kaj foriru. 20 Kaj Faraono ordonis pri li al homoj, kaj ili forkondukis lin kaj lian edzinon kaj lian tutan havon.

Cxapitro 13

1 Kaj Abram supreniris el Egiptujo, li kaj lia edzino, kaj cxio, kio estis kun li, kaj kun li ankaux Lot, direktante sin al sudo. 2 Kaj Abram estis tre ricxa je brutoj, argxento, kaj oro. 3 Kaj li dauxrigis sian migradon de sudo gxis Bet-El, gxis la loko, kie antauxe estis lia tendo inter Bet-El kaj Aj, 4 al la loko de la altaro, kiun li tie faris antauxe; kaj Abram tie pregxis al la Eternulo. 5 Kaj ankaux Lot, kiu iris kun Abram, havis sxafojn kaj bovojn kaj tendojn. 6 Kaj ne suficxis por ili la tero, ke ili logxu kune, cxar ilia havo estis granda kaj ili ne povis logxi kune. 7 Kaj estis malpaco inter la pasxtistoj de la brutaro de Abram kaj la pasxtistoj de la brutaro de Lot; kaj la Kanaanidoj kaj Perizidoj tiam logxis en la lando. 8 Kaj Abram diris al Lot: Ne estu malpaco inter mi kaj vi kaj inter miaj pasxtistoj kaj viaj pasxtistoj, cxar ni estas fratoj. 9 La tuta tero estas ja antaux vi; apartigxu do de mi: se vi iros maldekstren, mi iros dekstren; se vi iros dekstren, mi iros maldekstren. 10 Kaj Lot levis siajn okulojn kaj vidis, ke la tuta cxirkauxajxo de Jordan, antaux ol la Eternulo pereigis Sodomon kaj Gomoran, tuta estas akvumata kiel gxardeno de la Eternulo, kiel la lando Egipta, gxis Coar. 11 Kaj Lot elektis al si la tutan cxirkauxajxon de Jordan; kaj Lot ekiris orienten; kaj ili apartigxis unu de la alia: 12 Abram enlogxigxis en la lando Kanaana, kaj Lot enlogxigxis en la urboj de la cxirkauxajxo kaj starigis siajn tendojn gxis Sodom. 13 Kaj la logxantoj de Sodom estis malbonaj kaj tre pekaj kontraux la Eternulo. 14 Kaj la Eternulo diris al Abram, post kiam Lot apartigxis de li: Levu viajn okulojn, kaj rigardu de la loko, sur kiu vi nun estas, norden kaj suden kaj orienten kaj okcidenten; 15 cxar la tutan teron, kiun vi vidas, Mi donos al vi kaj al via idaro por eterne. 16 Kaj Mi faros vian idaron kiel polvo de la tero; se iu povos kalkuli la polvon de la tero, li kalkulos ankaux vian idaron. 17 Levigxu, trairu la landon lauxlonge kaj lauxlargxe, cxar al vi Mi gxin donos. 18 Kaj Abram forprenis sian tendon, kaj iris kaj eklogxis en la arbareto Mamre, kiu estas en Hxebron; kaj li konstruis tie altaron al la Eternulo.

Cxapitro 14

1 Kaj estis en la tempo de Amrafel, regxo de Sxinar, Arjohx, regxo de Elasar, Kedorlaomer, regxo de Elam, kaj Tidal, regxo de Gojim; 2 ili faris militon kontraux Bera, regxo de Sodom, kaj Birsxa, regxo de Gomora, Sxinab, regxo de Adma, kaj Sxemeber, regxo de Ceboim, kaj la regxo de Bela, kiu estas Coar. 3 Cxiuj cxi tiuj kunvenis en la valo Sidim, kiu nun estas la Sala Maro. 4 Dek du jarojn ili servis al Kedorlaomer, kaj en la dek-tria ili ribeligxis. 5 Kaj en la dek-kvara jaro venis Kedorlaomer, kaj la regxoj, kiuj estis kun li, kaj ili venkobatis la Rafaidojn en Asxterot-Karnaim, kaj la Zuzidojn en Ham, kaj la Emidojn en Sxave-Kirjataim, 6 kaj la Hxoridojn sur ilia monto Seir gxis El- Paran, kiu estas cxe la dezerto. 7 Kaj ili reiris kaj venis al En-Misxpat, kiu estas Kadesx, kaj venkobatis la tutan kampon de la Amalekidoj, kaj ankaux la Amoridojn, kiuj logxis en Hxacacon- Tamar. 8 Kaj eliris la regxo de Sodom kaj la regxo de Gomora kaj la regxo de Adma kaj la regxo de Ceboim, kaj la regxo de Bela, kiu estas Coar, kaj komencis batalon kontraux ili en la valo Sidim, 9 kontraux Kedorlaomer, regxo de Elam, kaj Tidal, regxo de Gojim, kaj Amrafel, regxo de Sxinar, kaj Arjohx, regxo de Elasar; kvar regxoj kontraux kvin. 10 Kaj en la valo Sidim estis multe da bitumaj kavoj; kaj la regxoj de Sodom kaj Gomora forkuris kaj falis tien, kaj la restintoj kuris sur la monton. 11 Kaj ili prenis la tutan havon de Sodom kaj Gomora kaj ilian tutan mangxeblajxon, kaj foriris. 12 Ili prenis Loton, la nevon de Abram, kaj lian havon, cxar li logxis en Sodom, kaj ili foriris. 13 Kaj venis forsavigxinto kaj diris al Abram la Hebreo, kiu logxis en la arbareto de Mamre la Amorido, frato de Esxkol kaj frato de Aner, kiuj estis en interligo kun Abram. 14 Kaj Abram auxdis, ke lia frato estas kaptita, kaj li elkondukis siajn ekzercitojn, naskitajn en lia domo, tricent dek ok, kaj persekutis gxis Dan. 15 Kaj li dividis sin kontraux ili en la nokto, li kaj liaj domanoj, kaj venkobatis ilin, kaj persekutis ilin gxis Hxoba, kiu estas maldekstre de Damasko. 16 Kaj li revenigis la tutan havon, kaj ankaux sian fraton Lot kaj lian havon li revenigis, kaj ankaux la virinojn kaj la popolon. 17 Kaj la regxo de Sodom eliris al li renkonte, kiam li revenis, venkinte Kedorlaomeron kaj la regxojn, kiuj estis kun li, en la valon Sxave, kiu estas Valo de la Regxo. 18 Kaj Melkicedek, regxo de Salem, elportis panon kaj vinon. Li estis pastro de Dio Plejsupra. 19 Kaj li benis lin kaj diris: Benata estu Abram de Dio Plejsupra, la Kreinto de la cxielo kaj la tero; 20 kaj benata estu Dio Plejsupra, kiu transdonis viajn malamikojn en viajn manojn. Kaj Abram donis al li dekonajxon el cxio. 21 Kaj la regxo de Sodom diris al Abram: Donu al mi la homojn, kaj la havon prenu al vi. 22 Kaj Abram diris al la regxo de Sodom: Mi levas mian manon al la Eternulo, Dio Plejsupra, la Kreinto de la cxielo kaj la tero, 23 ke ecx fadenon aux rimenon de sxuo mi ne prenos el cxio, kio apartenas al vi, por ke vi ne diru: Mi ricxigis Abramon; 24 escepto estos nur tio, kion mangxis la junuloj, kaj la parto de la homoj, kiuj iris kun mi: Aner, Esxkol, kaj Mamre; ili prenu sian parton.

Cxapitro 15

1 Post tiuj farigxoj la Eternulo diris al Abram en vizio jene: Ne timu, Abram, Mi estas via sxildo; via rekompenco estas tre granda. 2 Kaj Abram diris: Ho Eternulo, mia Sinjoro, kion vi donos al mi? mi vagas ja seninfane, kaj la administranto de mia domo estas Eliezer el Damasko. 3 Kaj Abram diris: Al mi Vi ne donis ja idaron, kaj jen mia domano estos mia heredanto. 4 Kaj tiam la Eternulo diris al li jene: Cxi tiu ne estos via heredanto; nur tiu, kiu eliros el via internajxo, estos via heredanto. 5 Kaj Li elirigis lin eksteren, kaj diris: Rigardu al la cxielo kaj kalkulu la stelojn, se vi povas ilin kalkuli. Kaj Li diris al li: Tiel estos via idaro. 6 Kaj li kredis al la Eternulo; kaj tio estis kalkulita al li kiel virto. 7 Kaj Li diris al li: Mi estas la Eternulo, kiu elirigis vin el Ur la Hxaldea, por doni al vi cxi tiun landon kiel posedajxon. 8 Kaj li diris: Ho Eternulo, mia Sinjoro, per kio mi povas scii, ke mi gxin posedos? 9 Kaj Li diris al li: Prenu por Mi bovinon trijaran kaj kaprinon trijaran kaj sxafon trijaran kaj turton kaj junan kolombon. 10 Kaj li alportis al Li cxion cxi tion, kaj Li distrancxis ilin laux la mezo kaj metis cxiujn partojn unu kontraux la alia, sed la birdojn Li ne distrancxis. 11 Kaj la rabobirdoj mallevigxis sur la kadavrojn, sed Abram ilin forpelis. 12 Cxe la subiro de la suno profunda dormo falis sur Abramon; kaj jen timego pro la granda mallumo atakis lin. 13 Kaj Li diris al Abram: Sciu, ke via idaro estos fremduloj en lando, kiu ne apartenos al ili; kaj oni sklavigos kaj turmentos ilin dum kvarcent jaroj. 14 Tamen la popolon, cxe kiu ili estos sklavoj, Mi jugxos; kaj poste ili eliros kun granda havo. 15 Kaj vi foriros al viaj prapatroj en paco; vi estos entombigita en bona maljuneco. 16 Kaj en la kvara generacio ili revenos cxi tien; cxar la krimoj de la Amoridoj ankoraux ne atingis plenecon. 17 Kiam la suno subiris kaj farigxis mallumo, subite forna fumo kaj fajra flamo trakuris inter tiuj distrancxitajxoj. 18 En tiu tago la Eternulo faris interligon kun Abram, dirante: Al via idaro Mi donos cxi tiun landon, de la rivero de Egiptujo gxis la granda rivero, la rivero Euxfrato: 19 la Kenidojn kaj la Kenizidojn kaj la Kadmonidojn 20 kaj la Hxetidojn kaj la Perizidojn kaj la Rafaidojn 21 kaj la Amoridojn kaj la Kanaanidojn kaj la Girgasxidojn kaj la Jebusidojn.

Cxapitro 16

1 Kaj Saraj, la edzino de Abram, ne naskis al li; sed sxi havis sklavinon, Egiptinon, kies nomo estis Hagar. 2 Kaj Saraj diris al Abram: Jen la Eternulo sxlosis min, ke mi ne nasku; eniru do al mia sklavino, eble mi havos infanojn per sxi. Kaj Abram obeis la vocxon de Saraj. 3 Kaj Saraj, la edzino de Abram, prenis Hagaron la Egiptinon, sian sklavinon, kiam pasis dek jaroj de la tempo, kiam Abram eklogxis en la lando Kanaana, kaj sxi donis sxin al sia edzo Abram kiel edzinon. 4 Kaj li venis al Hagar, kaj sxi gravedigxis. Kaj sxi vidis, ke sxi gravedigxis, kaj tiam sxia sinjorino senvalorigxis en sxiaj okuloj. 5 Kaj Saraj diris al Abram: Vi estas maljusta kontraux mi; mi donis mian sklavinon en viajn brakojn, sed kiam sxi vidis, ke sxi gravedigxis, mi senvalorigxis en sxiaj okuloj; la Eternulo jugxu inter mi kaj vi. 6 Kaj Abram diris al Saraj: Jen via sklavino estas en viaj manoj, faru kun sxi cxion, kio placxas al vi. Kaj Saraj komencis premi sxin, kaj sxi forkuris. 7 Kaj trovis sxin angxelo de la Eternulo cxe akva fonto en la dezerto, cxe la fonto sur la vojo al Sxur. 8 Kaj li diris: Hagar, sklavino de Saraj, de kie vi venas kaj kien vi iras? Kaj sxi diris: De Saraj, mia sinjorino, mi forkuras. 9 Kaj la angxelo de la Eternulo diris al sxi: Reiru al via sinjorino, kaj humiligxu sub sxiaj manoj. 10 Kaj la angxelo de la Eternulo diris al sxi: Mi multigos vian idaron tiel, ke pro multeco oni ne povos gxin kalkuli. 11 Kaj la angxelo de la Eternulo diris al sxi: Jen vi estas graveda, kaj vi naskos filon; kaj vi donos al li la nomon Isxmael, cxar la Eternulo auxdis vian suferon. 12 Kaj li estos homo sovagxa; lia mano estos kontraux cxiuj, kaj la manoj de cxiuj kontraux li, kaj li logxos antaux cxiuj siaj fratoj. 13 Kaj la Eternulon, kiu parolis al sxi, sxi nomis: Dio-kiu-min-vidis; cxar sxi diris: Cxi tie mi vidis Tiun, kiu min vidas; kaj cxu mi poste vivas? 14 Tial oni nomis tiun puton puto de la Vivanto-Vidanto; gxi estas inter Kadesx kaj Bered. 15 Kaj Hagar naskis al Abram filon; kaj Abram donis al sia filo, kiun naskis Hagar, la nomon Isxmael. 16 Kaj Abram havis la agxon de okdek ses jaroj, kiam Hagar naskis Isxmaelon al Abram.

Cxapitro 17

1 Kiam Abram havis la agxon de nauxdek naux jaroj, aperis la Eternulo al Abram, kaj diris al li: Mi estas Dio la Plejpotenca; iradu antaux Mi kaj estu senpeka. 2 Kaj Mi faros Mian interligon inter Mi kaj vi, kaj Mi multigos vin tre forte. 3 Kaj Abram jxetis sin vizagxaltere, kaj Dio parolis al li, dirante: 4 Jen estas Mia interligo kun vi: vi estos patro de multe da popoloj. 5 Kaj via nomo ne estos plu Abram, sed via nomo estos Abraham, cxar Mi faris vin patro de multe da popoloj. 6 Kaj Mi fruktigos vin tre multe, kaj Mi devenigos de vi popolojn, kaj regxoj devenos de vi. 7 Kaj Mi starigos Mian interligon inter Mi kaj vi kaj via idaro post vi en iliaj generacioj, eternan interligon, ke Mi estos Dio por vi kaj por via idaro post vi. 8 Kaj Mi donos al vi kaj al via idaro post vi la landon, en kiu vi logxas kiel fremdulo, la tutan landon Kanaanan, por eterna posedajxo, kaj Mi estos Dio por ili. 9 Kaj Dio diris al Abraham: Kaj vi gardu Mian interligon, vi kaj via idaro post vi en iliaj generacioj. 10 Jen estas Mia interligo, kiun vi devas gardi inter Mi kaj vi kaj via idaro post vi: cxiu virseksulo cxe vi estu cirkumcidata. 11 Kaj cirkumcidu la karnon de via prepucio, kaj tio estu signo de interligo inter Mi kaj vi. 12 Kaj en la agxo de ok tagoj estu cirkumcidata cxe vi en viaj generacioj cxiu virseksulo naskita en la domo aux acxetita per mono cxe iu aligentulo, kiu ne estas el via idaro. 13 Cirkumcidata estu cxiu naskita en via domo aux acxetita per via mono, kaj Mia interligo estu sur via karno kiel interligo eterna. 14 Kaj se estos prepucihava virseksulo, kiu ne cirkumcidos la karnon de sia prepucio, tiu animo ekstermigxos el sia popolo: Mian interligon gxi rompis.

15 Kaj Dio diris al Abraham: Vian edzinon Saraj ne nomu Saraj, sed sxia nomo estu Sara. 16 Kaj Mi benos sxin, kaj Mi donos de sxi al vi filon; kaj Mi benos sxin, kaj de sxi devenos popoloj, regxoj de popoloj devenos de sxi. 17 Kaj Abraham jxetis sin vizagxaltere, kaj ekridis, kaj diris en sia koro: Cxu de homo centjara farigxos nasko, kaj cxu Sara la nauxdekjara naskos? 18 Kaj Abraham diris al Dio: Ho, ke Isxmael vivu antaux vi! 19 Kaj Dio diris: Efektive Sara, via edzino, naskos al vi filon, kaj vi donos al li la nomon Isaak; kaj Mi starigos Mian interligon kun li kiel interligon eternan por lia idaro post li. 20 Ankaux pri Isxmael Mi auxdis vin: jen Mi benis lin, kaj Mi fruktigos lin kaj Mi multigos lin tre forte; dek du princoj naskigxos de li, kaj mi devenigos de li grandan popolon. 21 Sed Mian interligon Mi starigos kun Isaak, kiun naskos al vi Sara en cxi tiu tempo en la venonta jaro. 22 Kaj Li cxesis paroli kun li, kaj Dio levigxis for de Abraham. 23 Kaj Abraham prenis sian filon Isxmael kaj cxiujn naskitajn en lia domo kaj cxiujn acxetitajn per lia mono, cxiun virseksulon el la homoj de la domo de Abraham, kaj li cirkumcidis la karnon de ilia prepucio en tiu sama tago, kiel diris al li Dio. 24 Kaj Abraham havis la agxon de nauxdek naux jaroj, kiam li cirkumcidis la karnon de sia prepucio. 25 Kaj lia filo Isxmael havis la agxon de dek tri jaroj, kiam la karno de lia prepucio estis cirkumcidita. 26 En tiu sama tago estis cirkumciditaj Abraham kaj lia filo Isxmael; 27 kaj cxiuj liaj domanoj, kiuj naskigxis en la domo aux estis acxetitaj per mono cxe aligentulo, estis cirkumciditaj kune kun li.

Cxapitro 18

1 Kaj aperis al li la Eternulo en la arbareto Mamre, kiam li sidis cxe la pordo de la tendo dum la varmego de la tago. 2 Kiam li levis siajn okulojn, li vidis, ke jen tri viroj staras antaux li. Ekvidinte, li kuris al ili renkonte de la pordo de la tendo kaj klinigxis antaux ili gxis la tero. 3 Kaj li diris: Mia sinjoro! se mi trovis placxon en viaj okuloj, ne pasu preter vian sklavon. 4 Oni alportos iom da akvo, kaj vi lavu viajn piedojn kaj ripozu sub la arbo. 5 Kaj mi alportos pecon da pano, por ke vi fortigu viajn korojn; poste vi foriros; cxar por tio vi pasis preter via sklavo. Kaj ili diris: Faru tiel, kiel vi diris. 6 Kaj Abraham rapidis en la tendon al Sara, kaj diris: Rapide prenu tri mezurojn da plej bona faruno, knedu, kaj faru kukojn. 7 Kaj ankaux al la bovoj Abraham kuris, kaj li prenis bovidon delikatan kaj bonan kaj donis al la junulo, kaj tiu rapide pretigis gxin. 8 Kaj li prenis buteron kaj lakton kaj la pretigitan bovidon kaj metis antaux ilin, kaj li staris apud ili sub la arbo, kaj ili mangxis. 9 Kaj ili diris al li: Kie estas Sara, via edzino? Kaj li respondis: Jen sxi estas en la tendo. 10 Kaj Li diris: Mi revenos al vi en la sama jartempo, kaj tiam estos filo cxe Sara, via edzino. Kaj Sara auxskultis cxe la pordo de la tendo, kiu estis malantaux Li. 11 Kaj Abraham kaj Sara estis maljunuloj de profunda agxo; cxe Sara cxesigxis la virinaj ordinarajxoj. 12 Kaj Sara ekridis interne, dirante: Cxu kiam mi kadukigxis, mi havus ankoraux volupton? kaj mia sinjoro estas ja maljuna! 13 Kaj la Eternulo diris al Abraham: Kial do Sara ridas, dirante: Cxu efektive mi naskos, kiam mi maljunigxis? 14 Cxu por la Eternulo io estas malfacila? en la difinita tempo mi revenos al vi en la venonta jaro, kaj Sara havos filon. 15 Sed Sara malkonfesis, dirante: Mi ne ridis; cxar sxi timis. Sed Li diris: Ne, vi ridis.

16 Kaj levigxis de tie la viroj kaj direktigxis al Sodom: kaj Abraham iris kun ili, por akompani ilin. 17 Kaj la Eternulo diris: Cxu mi kasxos antaux Abraham, kion Mi faras? 18 Abraham farigxos ja popolo granda kaj potenca, kaj per li benigxos cxiuj popoloj de la tero. 19 Cxar Mi lin elektis, por ke li ordonu al siaj filoj kaj al sia domo post si, ke ili observu la vojon de la Eternulo, agante virte kaj juste; por ke la Eternulo plenumu pri Abraham, kion Li diris pri li. 20 Kaj la Eternulo diris: Cxar la kriado de Sodom kaj Gomora estas granda kaj ilia pekado estas tre peza, 21 tial Mi malsupreniros, kaj rigardos, cxu ili plene agas tiel, kiel estas la kriado, kiu venis al Mi, aux ne; Mi sciigxos. 22 Kaj la viroj turnigxis de tie kaj iris al Sodom; kaj Abraham staris ankoraux antaux la Eternulo. 23 Kaj Abraham alproksimigxis, kaj diris: Cxu Vi ankaux pereigos virtulon kune kun malvirtulo? 24 Eble ekzistas kvindek virtuloj en la urbo: cxu Vi tiam pereigos kaj ne indulgos la lokon pro la kvindek virtuloj, kiuj estas en gxi? 25 Ne decas por Vi agi tiamaniere, ke Vi mortigu virtulon kune kun malvirtulo, ke virtulo estu kiel malvirtulo; ne decas por Vi, ke la Jugxanto de la tuta tero agu maljuste. 26 Kaj la Eternulo diris: Se Mi trovos en Sodom kvindek virtulojn en la urbo, Mi indulgos la tutan lokon pro ili. 27 Kaj Abraham respondis, dirante: Jen mi ekkuragxis paroli al mia Sinjoro, kvankam mi estas polvo kaj cindro; 28 eble al la kvindeko da virtuloj mankos kvin: cxu Vi pereigos pro la kvin la tutan urbon? Kaj Li diris: Mi ne pereigos, se Mi trovos tie kvardek kvin. 29 Kaj li plue parolis al Li kaj diris: Eble trovigxos tie kvardek? Kaj Li diris: Mi ne faros tion pro la kvardek. 30 Kaj li diris: Ne koleru, mia Sinjoro, ke mi parolos plue: eble trovigxos tie tridek? Kaj Li diris, Mi ne faros, se Mi trovos tie tridek. 31 Kaj li diris: Jen mi ekkuragxis paroli al mia Sinjoro: eble trovigxos dudek? Kaj Li diris: Mi ne pereigos pro la dudek. 32 Kaj li diris: Ne koleru, mia Sinjoro, ke mi parolos ankoraux nur unu fojon: eble trovigxos tie dek? Kaj Li diris: Mi ne pereigos pro la dek. 33 Kaj la Eternulo foriris, kiam Li cxesis paroli kun Abraham; kaj Abraham reiris al sia loko.

Cxapitro 19

1 Kaj la du angxeloj venis Sodomon vespere, kaj Lot tiam sidis cxe la pordego de Sodom. Kiam Lot ilin ekvidis, li levigxis renkonte al ili kaj klinigxis vizagxaltere. 2 Kaj li diris: Mi petas vin, sinjoroj, envenu en la domon de via sklavo kaj pasigu la nokton kaj lavu viajn piedojn, kaj vi levigxos matene kaj iros vian vojon. Kaj ili diris: Ne, ni pasigos la nokton sur la strato. 3 Kaj li tre petegis ilin, kaj ili direktis sin al li kaj envenis en lian domon; kaj li faris al ili festenon, kaj li bakis macojn, kaj ili mangxis. 4 Antaux ol ili kusxigxis, la homoj de la urbo, la homoj de Sodom, cxirkauxis la domon, de la junuloj gxis la maljunuloj, la tuta popolo, de cxiuj finoj. 5 Kaj ili vokis Loton, kaj diris al li: Kie estas la viroj, kiuj venis al vi dum la nokto? elirigu ilin al ni, por ke ni ilin ekkonu. 6 Kaj Lot eliris al ili antaux la sojlon, kaj la pordon li sxlosis post si. 7 Kaj li diris: Ho, miaj fratoj, ne agu malbone! 8 Jen mi havas du filinojn, kiuj ankoraux ne ekkonis viron; mi elirigos ilin al vi, kaj faru kun ili, kion vi deziras; nur al tiuj viroj nenion faru, cxar por tio ili venis sub la ombron de mia tegmento. 9 Sed ili diris: Iru for! Kaj ili diris plue: Vi venis cxi tien kiel fremdulo, kaj vi volas jugxi! nun ni pli malbone agos kun vi, ol kun ili. Kaj ili tre insiste postulis de la viro, de Lot, kaj ili aliris, por elrompi la pordon. 10 Tiam tiuj viroj etendis siajn manojn kaj envenigis Loton al si en la domon, kaj la pordon ili sxlosis; 11 kaj la homojn, kiuj estis antaux la sojlo de la domo, ili frapis per blindeco, de la malgrandaj gxis la grandaj, tiel ke tiuj lacigxis, sercxante la pordon. 12 Kaj la viroj diris al Lot: Kiun vi havas cxi tie? bofilon, aux viajn filojn aux viajn filinojn, aux cxiun ajn, kiun vi havas en la urbo, elirigu ilin el cxi tiu loko; 13 cxar ni ekstermos cxi tiun lokon, cxar granda farigxis ilia kriado antaux la Eternulo, kaj la Eternulo sendis nin, por gxin pereigi. 14 Kaj Lot eliris, kaj parolis kun siaj bofiloj, prenontaj liajn filinojn, kaj diris: Levigxu, eliru el cxi tiu loko, cxar la Eternulo pereigos la urbon. Sed liaj bofiloj rigardis lin kiel sxercanton. 15 Kiam levigxis la matenrugxo, la angxeloj rapidigis Loton, dirante: Levigxu, prenu vian edzinon kaj ambaux viajn filinojn, kiuj cxi tie trovigxas, por ke vi ne pereu pro la krimeco de la urbo. 16 Sed cxar li malrapidis, tial la viroj kaptis lian manon kaj la manon de lia edzino kaj la manojn de liaj du filinoj, pro kompato de la Eternulo al li, kaj ili elirigis lin kaj metis lin ekster la urbon. 17 Kaj kiam ili elkondukis lin eksteren, ili diris al li: Savu vin pro via animo; ne rigardu malantauxen kaj haltu nenie en la tuta cxirkauxajxo; sur la monton savu vin, por ke vi ne pereu. 18 Kaj Lot diris al ili: Ho, ne, mia Sinjoro! 19 Jen Via sklavo placxis al Vi, kaj granda estas la favorkoreco, kiun Vi montris al mi, konservante la vivon al mia animo; sed mi ne povas savi min sur la monton, cxar povus trafi min malfelicxo kaj mi mortus. 20 Jen cxi tiu urbo estas suficxe proksima, por kuri tien, kaj gxi estas malgranda; mi savos min tien; gxi estas ja malgranda; kaj mia animo restos viva. 21 Kaj Li diris al li: Jen Mi komplezos al vi ankaux en cxi tiu afero, kaj Mi ne renversos la urbon, pri kiu vi parolis. 22 Rapide savu vin tien, cxar Mi nenion povas fari, gxis vi venos tien. Tial tiu urbo ricevis la nomon Coar. 23 La suno levigxis super la teron, kiam Lot venis Coaron. 24 Kaj la Eternulo pluvigis sur Sodomon kaj Gomoran sulfuron kaj fajron de la Eternulo el la cxielo. 25 Kaj Li ruinigis tiujn urbojn kaj la tutan cxirkauxajxon kaj cxiujn logxantojn de la urboj kaj la kreskajxojn de la tero. 26 Kaj lia edzino ekrigardis malantauxen, kaj sxi farigxis kolono el salo. 27 Kaj matene Abraham levigxis kaj iris al la loko, kie li estis starinta antaux la Eternulo; 28 kaj li ekrigardis en la direkto al Sodom kaj Gomora kaj al la tuta lando de la cxirkauxajxo, kaj li vidis, ke jen fumo levigxas de la tero kiel fumo el forno.

29 Kaj kiam Dio estis pereiganta la urbojn de la cxirkauxajxo, Li rememoris pri Abraham, kaj Li elirigis Loton el la mezo de la ruinigado, kiam Li estis ruiniganta la urbojn, en kiuj logxis Lot.

30 Kaj Lot eliris el Coar kaj eklogxis sur la monto, kaj liaj du filinoj kun li; cxar li timis logxi en Coar. Kaj li logxis en kaverno, li kaj liaj du filinoj. 31 Kaj la pli maljuna diris al la pli juna: Nia patro estas maljuna, kaj en la lando ne ekzistas viro, kiu envenus al ni laux la moro de la tuta tero; 32 tial ni ebriigu nian patron per vino, kaj ni kusxu kun li, por ke ni aperigu de nia patro idaron. 33 Kaj ili ebriigis sian patron per vino en tiu nokto; kaj venis la pli maljuna kaj kusxis kun sia patro; kaj li ne sciis, kiam sxi kusxigxis kaj kiam sxi levigxis. 34 La morgauxan tagon la pli maljuna diris al la pli juna: Jen mi kusxis hieraux kun mia patro; ni ebriigu lin per vino ankaux en cxi tiu nokto, kaj vi venu, kusxu kun li, por ke ni aperigu de nia patro idaron. 35 Kaj ili ankaux en cxi tiu nokto ebriigis sian patron per vino; kaj la pli juna iris kaj kusxis kun li; kaj li ne sciis, kiam sxi kusxigxis kaj kiam sxi levigxis. 36 Kaj ambaux filinoj de Lot gravedigxis de sia patro. 37 Kaj la pli maljuna naskis filon, kaj sxi donis al li la nomon Moab; li estas la prapatro de la Moabidoj gxis nun. 38 Kaj la pli juna ankaux naskis filon, kaj sxi donis al li la nomon Ben-Ami; li estas la prapatro de la Amonidoj gxis nun.

Cxapitro 20

1 Kaj Abraham ekmigris de tie al la lando suda, kaj li eklogxis inter Kadesx kaj Sxur; kaj li logxis kiel fremdulo en Gerar. 2 Kaj Abraham diris pri sia edzino Sara: Sxi estas mia fratino. Kaj Abimelehx, regxo de Gerar, sendis kaj prenis Saran. 3 Kaj Dio venis al Abimelehx nokte en la songxo, kaj diris al li: Vi mortos pro la virino, kiun vi prenis, cxar sxi estas edzino de edzo. 4 Sed Abimelehx ne alproksimigxis al sxi, kaj li diris: Mia Sinjoro! cxu vi mortigos ankaux senkulpan popolon? 5 Li diris ja al mi: Sxi estas mia fratino; kaj sxi ankaux diris al mi: Li estas mia frato. En senkulpeco de mia koro kaj en pureco de miaj manoj mi faris tion. 6 Kaj Dio diris al li en la songxo: Mi ankaux scias, ke en senkulpeco de via koro vi tion faris, kaj tial Mi detenis vin, ke vi ne peku kontraux Mi, tial Mi ne lasis, ke vi kuntusxigxu kun sxi. 7 Kaj nun redonu la edzinon al la edzo, cxar li estas profeto, kaj li pregxos pri vi, kaj vi restos viva; sed se vi ne redonos, tiam sciu, ke vi mortos, vi kaj cxiuj viaj. 8 Kaj Abimelehx levigxis frue matene, kaj li vokis cxiujn siajn sklavojn kaj rakontis cxion cxi tion al iliaj oreloj; kaj la homoj tre ektimis. 9 Kaj Abimelehx vokis Abrahamon, kaj diris al li: Kion vi faris al ni? kaj per kio mi pekis antaux vi, ke vi venigis sur min kaj sur mian regnon grandan pekon? aferojn, kiuj ne estas farataj, vi faris kontraux mi. 10 Kaj Abimelehx diris al Abraham: Kion vi vidis, kiam vi faris tiun aferon? 11 Kaj Abraham diris: Mi pensis, ke ne ekzistas timo antaux Dio en cxi tiu loko, kaj ke oni mortigos min pro mia edzino. 12 Kaj efektive sxi estas mia fratino, filino de mia patro, nur ne filino de mia patrino; kaj sxi farigxis mia edzino. 13 Kaj kiam Dio elmigrigis min el la domo de mia patro, mi diris al sxi: Faru al mi cxi tiun komplezon, en kian ajn lokon ni venos, diru pri mi: Li estas mia frato. 14 Kaj Abimelehx prenis sxafojn kaj bovojn kaj sklavojn kaj sklavinojn kaj donis al Abraham, kaj li redonis al li lian edzinon Sara. 15 Kaj Abimelehx diris: Jen mia lando estas antaux vi; kie placxas al vi, tie logxigxu. 16 Kaj al Sara li diris: Jen mi donis mil argxentajn monerojn al via frato; tio estu al vi kovro por la okuloj antaux cxiuj, kiuj estas kun vi, kaj antaux cxiuj vi estas pravigita. 17 Kaj Abraham ekpregxis al Dio; kaj Dio sanigis Abimelehxon kaj lian edzinon kaj liajn sklavinojn, kaj ili komencis naski. 18 Cxar la Eternulo estis sxlosinta cxiujn uterojn en la domo de Abimelehx pro Sara, la edzino de Abraham.

Cxapitro 21

1 Kaj la Eternulo rememoris Saran, kiel Li diris, kaj la Eternulo faris al Sara, kiel Li parolis. 2 Kaj Sara gravedigxis kaj naskis al Abraham filon en lia maljuneco, en la difinita tempo, pri kiu Dio al li diris. 3 Kaj Abraham donis al sia filo, kiu naskigxis al li, kiun naskis al li Sara, la nomon Isaak. 4 Kaj Abraham cirkumcidis sian filon Isaak, kiam tiu havis la agxon de ok tagoj, kiel ordonis al li Dio. 5 Kaj Abraham havis la agxon de cent jaroj, kiam naskigxis al li lia filo Isaak. 6 Kaj Sara diris: Ridindajxon faris al mi Dio; cxiu, kiu auxdos, ridos pri mi. 7 Kaj sxi diris: Kiu dirus al Abraham, ke Sara mamnutros infanojn? cxar mi naskis filon en lia maljuneco.

8 Kaj la infano kreskis, kaj gxi estis demamigita, kaj Abraham faris grandan festenon en la tago, en kiu Isaak estis demamigita. 9 Kaj Sara vidis, ke la filo de Hagar la Egiptino, kiun cxi tiu naskis al Abraham, mokas. 10 Kaj sxi diris al Abraham: Forpelu cxi tiun sklavinon kaj sxian filon; cxar la filo de cxi tiu sklavino ne heredos kun mia filo, kun Isaak. 11 Kaj la afero forte malplacxis al Abraham pro lia filo. 12 Kaj Dio diris al Abraham: Gxi ne malplacxu al vi pro la knabo kaj pro via sklavino; pri cxio, kion diros al vi Sara, obeu sxian vocxon; cxar per Isaak oni nomos vian idaron. 13 Sed ankaux el la filo de la sklavino Mi kreskigos popolon, cxar li estas via semo. 14 Kaj Abraham levigxis frue matene, kaj prenis panon kaj felsakon kun akvo kaj donis al Hagar, metante gxin sur sxian sxultron, ankaux la infanon, kaj foririgis sxin; kaj sxi iris, kaj sxi erarvagis en la dezerto Beer-Sxeba. 15 Kaj konsumigxis la akvo de la felsako, kaj sxi jxetis la infanon sub unu el la arbetajxoj. 16 Kaj sxi iris kaj sidigxis kontrauxe, en la malproksimeco de pafo el pafarko; cxar sxi diris: Mi ne povas rigardi la morton de la infano. Kaj sxi sidigxis kontrauxe, kaj sxi komencis lauxte plori. 17 Kaj Dio auxdis la vocxon de la knabo; kaj angxelo de Dio vokis Hagaron el la cxielo, kaj diris al sxi: Kio estas al vi, Hagar? ne timu, cxar Dio auxdis la vocxon de la knabo el la loko, kie li estas. 18 Levigxu, prenu la knabon kaj tenu lin per via mano, cxar grandan popolon Mi faros el li. 19 Kaj Dio malfermis sxiajn okulojn, kaj sxi ekvidis puton kun akvo, kaj sxi iris kaj plenigis la felsakon per akvo kaj trinkigis la knabon. 20 Kaj Dio estis kun la knabo, kaj li grandigxis kaj logxis en la dezerto kaj farigxis arkpafisto. 21 Kaj li logxis en la dezerto Paran; kaj lia patrino prenis al li edzinon el la lando Egipta.

22 Kaj en tiu tempo Abimelehx kaj lia militestro Pihxol diris al Abraham jene: Dio estas kun vi en cxio, kion vi faras; 23 nun jxuru do al mi per Dio, ke vi ne agos malfidele kun mi, nek kun mia filo, nek kun mia nepo; ke tiel same favorkore, kiel mi agis kun vi, vi agos kun mi, kaj kun la lando, en kiu vi logxas kiel fremdulo. 24 Kaj Abraham diris: Mi jxuras. 25 Kaj Abraham riprocxis Abimelehxon pro la akva puto, kiun perforte forprenis la sklavoj de Abimelehx. 26 Kaj Abimelehx diris: Mi ne scias, kiu faris tion, kaj ankaux vi ne diris al mi; mi ecx ne auxdis pri tio gxis hodiaux. 27 Kaj Abraham prenis sxafojn kaj bovojn kaj donis al Abimelehx, kaj ili ambaux starigis inter si interligon. 28 Kaj Abraham starigis sep sxafidojn aparte. 29 Kaj Abimelehx diris al Abraham: Por kio estas tiuj sep sxafidoj, kiujn vi starigis aparte? 30 Kaj tiu diris: Sep sxafidojn prenu el mia mano, por ke ili estu por mi atesto, ke mi elfosis tiun puton. 31 Tial tiu loko havas la nomon Beer-Sxeba, cxar tie ili ambaux jxuris. 32 Kaj ili starigis interligon en Beer-Sxeba. Kaj Abimelehx kaj lia militestro Pihxol levigxis kaj reiris en la landon de la Filisxtoj. 33 Kaj Abraham plantis tamariskon en Beer-Sxeba, kaj pregxis tie al la Eternulo, la Dio eterna. 34 Kaj Abraham logxis en la lando de la Filisxtoj longan tempon.

Cxapitro 22

1 Post tiuj okazintajxoj Dio provis Abrahamon, kaj diris al li: Abraham! Kaj tiu respondis: Jen mi estas. 2 Kaj Li diris: Prenu vian filon, vian solan, kiun vi amas, Isaakon, kaj iru en la landon Morija, kaj oferu lin tie kiel bruloferon sur unu el la montoj, kiun Mi montros al vi. 3 Kaj Abraham levigxis frue matene kaj selis sian azenon kaj prenis siajn du junulojn kun si kaj sian filon Isaak; kaj li fendis lignon por brulofero, kaj levigxis kaj iris al tiu loko, pri kiu diris al li Dio. 4 En la tria tago Abraham levis siajn okulojn kaj ekvidis la lokon de malproksime. 5 Kaj Abraham diris al siaj junuloj: Restu cxi tie kun la azeno, kaj mi kun la knabo iros tien, kaj ni adorklinigxos kaj revenos al vi. 6 Kaj Abraham prenis la lignon por la brulofero kaj metis gxin sur sian filon Isaak, kaj li prenis en sian manon la fajron kaj la trancxilon; kaj ili iris ambaux kune. 7 Kaj Isaak diris al sia patro Abraham: Mia patro! Kaj tiu respondis: Jen mi estas, mia filo. Kaj li diris: Jen estas la fajro kaj la ligno, sed kie estas la sxafo por la brulofero? 8 Kaj Abraham diris: Dio antauxvidos al Si la sxafon por la brulofero, mia filo. Kaj ili iris ambaux kune. 9 Kaj ili venis al la loko, pri kiu diris al li Dio; kaj Abraham konstruis tie la altaron kaj surmetis la lignon, kaj ligis sian filon Isaak kaj metis lin sur la altaron super la ligno. 10 Kaj Abraham etendis sian manon kaj prenis la trancxilon, por bucxi sian filon. 11 Kaj ekvokis al li angxelo de la Eternulo el la cxielo, kaj diris: Abraham, Abraham! Kaj li respondis: Jen mi estas. 12 Kaj Tiu diris: Ne etendu vian manon sur la knabon, kaj faru al li nenion; cxar nun mi scias, ke vi timas Dion kaj vi ne indulgis pro Mi vian filon, la solan. 13 Kaj Abraham levis siajn okulojn, kaj vidis, ke jen virsxafo malantauxe implikigxis per la kornoj en la arbetajxoj. Kaj Abraham iris kaj prenis la virsxafon, kaj oferis gxin kiel bruloferon anstataux sia filo. 14 Kaj Abraham donis al tiu loko la nomon: La Eternulo Vidas; tial oni ankoraux nun diras: Sur la monto, kie la Eternulo aperas. 15 Kaj denove angxelo de la Eternulo vokis al Abraham el la cxielo, 16 kaj diris: Mi jxuras per Mi, diras la Eternulo, ke cxar vi faris tiun aferon kaj ne indulgis vian filon, la solan; 17 tial Mi benos vin kaj Mi multigos vian idaron simile al la steloj de la cxielo kaj al la sablo sur la bordo de la maro; kaj via idaro posedos la pordegojn de siaj malamikoj. 18 Kaj benigxos per via idaro cxiuj popoloj de la tero, pro tio, ke vi obeis Mian vocxon. 19 Kaj Abraham revenis al siaj junuloj, kaj ili levigxis kaj iris kune al Beer-Sxeba; kaj Abraham logxis en Beer-Sxeba.

20 Post tiuj okazintajxoj oni sciigis al Abraham, dirante: Jen ankaux Milka naskis infanojn al via frato Nahxor: 21 la unuenaskiton Uc, kaj lian fraton Buz, kaj Kemuelon, la patron de Aram; 22 kaj Kesedon kaj Hxazon kaj Pildasxon kaj Jidlafon kaj Betuelon. 23 Kaj de Betuel naskigxis Rebeka. Cxi tiujn ok naskis Milka al Nahxor, la frato de Abraham. 24 Kaj lia kromvirino, nome Reuma, ankaux naskis: Tebahxon kaj Gahxamon kaj Tahxasxon kaj Maahxan.

Cxapitro 23

1 Kaj la vivo de Sara estis cent dudek sep jaroj; tiom estis la jaroj de la vivo de Sara. 2 Kaj Sara mortis en Kirjat-Arba, kiu estas Hxebron, en la lando Kanaana. Kaj Abraham venis, por funebri pri Sara kaj plori pri sxi. 3 Kaj Abraham levigxis for de sia mortintino, kaj diris al la filoj de Hxet jene: 4 Fremdulo kaj paslogxanto mi estas cxe vi; donu al mi posedotan lokon por tombo inter vi, por ke mi enterigu mian mortintinon, kiu estas antaux mi. 5 Kaj la filoj de Hxet respondis al Abraham, dirante al li: 6 Auxskultu nin, nia sinjoro! vi estas princo de Dio inter ni; en la plej elektitaj niaj tomboj enterigu vian mortintinon; neniu el ni rifuzos al vi sian tomblokon, por enterigi vian mortintinon. 7 Kaj Abraham levigxis, kaj profunde klinigxis antaux la popolo de la lando, antaux la filoj de Hxet. 8 Kaj li diris al ili jene: Se placxas al vi, ke mi enterigu mian mortintinon, kiu estas antaux mi, tiam auxskultu min kaj petu por mi Efronon, la filon de Cohxar, 9 ke li donu al mi la duoblan kavernon, kiun li havas en la fino de sia kampo; por plena sumo da mono li donu gxin al mi inter vi por tomba posedajxo. 10 Kaj Efron sidis inter la filoj de Hxet, kaj respondis Efron la Hxetido al Abraham auxdeble por la filoj de Hxet, antaux cxiuj, kiuj venis en la pordegon de lia urbo, dirante: 11 Ne, mia sinjoro, auxskultu min! la kampon mi donas al vi, kaj la kavernon, kiu estas sur gxi, al vi mi donas, antaux la okuloj de la filoj de mia popolo mi donas gxin al vi; enterigu vian mortintinon. 12 Kaj Abraham profunde klinigxis antaux la popolo de la lando. 13 Kaj li diris al Efron auxdeble por la popolo de la lando jene: Mi petas, auxskultu min: mi donas monon por la kampo; prenu de mi, kaj mi enterigos tie mian mortintinon. 14 Kaj Efron respondis al Abraham, dirante al li: 15 Mia sinjoro, auxskultu min: la tero valoras kvarcent siklojn; sed kio gxi estas inter mi kaj vi? enterigu vian mortintinon. 16 Kaj Abraham auxskultis Efronon, kaj Abraham pesis al Efron la monon, pri kiu li parolis auxdeble por la filoj de Hxet, kvarcent siklojn da argxento, uzata en la komerco. 17 Kaj la kampo de Efron kun la duobla kaverno, kiu estis antaux Mamre, la kampo kaj la kaverno sur gxi kaj cxiuj arboj sur la kampo, inter cxiuj gxiaj limoj cxirkauxe, farigxis 18 posedajxo de Abraham antaux la okuloj de la filoj de Hxet, de cxiuj, kiuj venis en la pordegon de lia urbo. 19 Kaj post tio Abraham enterigis sian edzinon Sara en la duobla kaverno de la kampo, antaux Mamre, kiu estas Hxebron, en la lando Kanaana. 20 Kaj la kampo kaj la kaverno sur gxi farigxis tomba posedajxo de Abraham, kiun li akiris de la filoj de Hxet.

Cxapitro 24

1 Kaj Abraham estis maljuna kaj en profunda agxo. Kaj la Eternulo benis Abrahamon en cxio. 2 Kaj Abraham diris al sia sklavo, la administranto de lia domo, kiu regis cxion, kio apartenis al li: Metu vian manon sub mian femuron; 3 kaj mi jxurigas vin per la Eternulo, la Dio de la cxielo kaj la Dio de la tero, ke vi ne prenos edzinon por mia filo el la filinoj de la Kanaanidoj, inter kiuj mi logxas; 4 sed en mian landon kaj en mian patrujon vi iros kaj vi prenos edzinon por mia filo Isaak. 5 Kaj la sklavo diris al li: Eble la virino ne volos iri kun mi en cxi tiun landon; cxu mi tiam devas revenigi vian filon en la landon, el kiu vi eliris? 6 Kaj Abraham diris al li: Gardu vin, ne revenigu mian filon tien. 7 La Eternulo, la Dio de la cxielo, kiu prenis min el la domo de mia patro kaj el mia patrujo, kaj diris al mi kaj jxuris al mi, dirante: Al via idaro Mi donos cxi tiun landon--Li sendos sian angxelon antaux vi, kaj vi prenos edzinon por mia filo el tie. 8 Kaj se la virino ne volos iri kun vi, tiam vi farigxos libera de cxi tiu mia jxuro; nur mian filon ne revenigu tien. 9 Kaj la sklavo metis sian manon sub la femuron de sia sinjoro Abraham kaj jxuris al li pri tiu afero. 10 Kaj la sklavo prenis dek kamelojn el la kameloj de sia sinjoro, kaj li iris; kaj cxiaj bonajxoj de lia sinjoro estis en liaj manoj. Kaj li levigxis kaj iris Mezopotamion, al la urbo Nahxor. 11 Kaj li genuigis la kamelojn ekstere de la urbo, cxe puto kun akvo, en vespera tempo, en la tempo, kiam eliras la virinoj, por cxerpi akvon. 12 Kaj li diris: Ho Eternulo, Dio de mia sinjoro Abraham, sukcesigu min hodiaux kaj faru favorkorajxon al mia sinjoro Abraham. 13 Jen mi staras apud la fonto da akvo, kaj la filinoj de la urbanoj eliras, por cxerpi akvon; 14 kaj la junulinon, al kiu mi diros: Volu klini vian krucxon, ke mi trinku, kaj sxi diros: Trinku, kaj mi trinkigos ankaux viajn kamelojn--sxin Vi destinis por Via sklavo Isaak; kaj per tio mi sciigxos, ke Vi faris favorkorajxon al mia sinjoro. 15 Kaj antaux ol li finis paroli, jen eliras Rebeka, kiu estis naskita al Betuel, la filo de Milka, edzino de Nahxor, frato de Abraham; kaj sxia krucxo estis sur sxia sxultro. 16 Kaj la junulino estis tre belaspekta, virgulino, kiun ankoraux ne ekkonis viro. Kaj sxi malsupreniris al la fonto kaj plenigis sian krucxon kaj iris supren. 17 Kaj la sklavo kuris al sxi renkonte, kaj diris: Volu lasi min trinki iom da akvo el via krucxo. 18 Kaj sxi diris: Trinku, mia sinjoro; kaj sxi rapide mallevis la krucxon sur sian manon, kaj sxi donis al li trinki. 19 Kaj kiam sxi suficxe lin trinkigis, sxi diris: Ankaux por viaj kameloj mi cxerpos, gxis ili finos trinki. 20 Kaj rapide sxi elversxis el sia krucxo en la trinkujon, kaj kuris denove al la puto, por cxerpi por cxiuj liaj kameloj. 21 Kaj la viro admiris sxin silente, por konvinkigxi, cxu la Eternulo prosperigis lian vojon aux ne. 22 Kaj kiam la kameloj cxesis trinki, tiam la viro prenis oran ringon, havantan la pezon de duono de siklo, kaj du braceletojn por sxiaj manoj, havantajn la pezon de dek sikloj da oro. 23 Kaj li diris: Kies filino vi estas? volu diri al mi; cxu en la domo de via patro estas loko por ni, por tradormi la nokton? 24 Kaj sxi diris al li: Mi estas filino de Betuel, filo de Milka, kiun sxi naskis al Nahxor. 25 Kaj sxi diris al li: Ankaux da pajlo kaj da furagxo ni havas multe, kaj ankaux lokon, por ke vi tradormu la nokton. 26 Kaj la viro klinigxis kaj faris adoron al la Eternulo. 27 Kaj li diris: Glorata estu la Eternulo, la Dio de mia sinjoro Abraham, kiu ne lasis sen Sia favorkoreco kaj vereco mian sinjoron. Per la vojo, kiun mi iris, la Eternulo alkondukis min al la domo de la frato de mia sinjoro. 28 Kaj la junulino kuris, kaj rakontis tiujn aferojn en la domo de sia patrino. 29 Kaj Rebeka havis fraton, kiu estis nomata Laban. Kaj Laban kuris al la viro eksteren, al la fonto. 30 Kaj kiam li vidis la ringon kaj la braceletojn sur la manoj de sia fratino, kaj kiam li auxdis la vortojn de sia fratino Rebeka, kiu diris: Tiel parolis kun mi tiu viro--tiam li iris al la viro, kaj jen tiu staras cxe la kameloj apud la fonto. 31 Kaj li diris: Venu, benita de la Eternulo; kial vi staras ekstere? mi pretigis la domon kaj ankaux lokon por la kameloj. 32 Kaj li venigis la viron en la domon, kaj malligis la kamelojn, kaj donis pajlon kaj furagxon al la kameloj, kaj akvon por lavi liajn piedojn, kaj la piedojn de la homoj, kiuj estis kun li. 33 Kaj estis metita antaux li mangxo; sed li diris: Mi ne mangxos, antaux ol mi diros mian aferon. Kaj tiu diris: Parolu. 34 Kaj li diris: Sklavo de Abraham mi estas. 35 Kaj la Eternulo forte benis mian sinjoron, kaj li farigxis granda; kaj Li donis al li sxafojn kaj bovojn kaj argxenton kaj oron kaj sklavojn kaj sklavinojn kaj kamelojn kaj azenojn. 36 Kaj Sara, la edzino de mia sinjoro, naskis filon al mia sinjoro, kiam sxi maljunigxis; kaj li donis al li cxion, kion li havis. 37 Kaj mia sinjoro jxurigis min, dirante: Ne prenu edzinon por mia filo el la filinoj de la Kanaanidoj, en kies lando mi logxas. 38 Nur al la domo de mia patro iru kaj al mia familio, kaj prenu edzinon por mia filo. 39 Kaj mi diris al mia sinjoro: Eble la virino ne volos iri kun mi? 40 Kaj li diris al mi: La Eternulo, antaux kiu mi iradis, sendos Sian angxelon kun vi kaj sukcesigos vian vojon; kaj vi prenos edzinon por mia filo el mia familio kaj el la domo de mia patro. 41 Tiam vi estos libera de mia jxuro, kiam vi venos al mia familio; kaj se ili ne donos al vi, vi estos libera de mia jxuro. 42 Kaj mi venis hodiaux al la fonto, kaj mi diris: Eternulo, Dio de mia sinjoro Abraham! ho, se Vi volus sukcesigi mian vojon, kiun mi nun iras! 43 Jen mi staras apud la fonto da akvo; la virgulino, kiu eliros, por cxerpi, kaj al kiu mi diros: Lasu min trinki iom da akvo el via krucxo, 44 kaj kiu diros al mi: Trinku vi, kaj ankaux por viaj kameloj mi cxerpos--tio estas la virino, kiun la Eternulo destinis por la filo de mia sinjoro. 45 Antaux ol mi finis paroli en mia koro, jen Rebeka eliras, kaj sxia krucxo estas sur sxia sxultro; kaj sxi malsupreniris al la fonto kaj cxerpis. Kaj mi diris al sxi: Volu trinkigi min. 46 Kaj rapide sxi deprenis sian krucxon de la sxultro, kaj diris: Trinku, kaj ankaux viajn kamelojn mi trinkigos. Kaj mi trinkis, kaj ankaux la kamelojn sxi trinkigis. 47 Kaj mi demandis sxin, kaj mi diris: Kies filino vi estas? Kaj sxi diris: Filino de Betuel, filo de Nahxor, kiun naskis al li Milka. Kaj mi metis la ringon sur sxian nazon kaj la braceletojn sur sxiajn manojn. 48 Kaj mi klinigxis kaj faris adoron al la Eternulo, kaj mi gloris la Eternulon, la Dion de mia sinjoro Abraham, kiu kondukis min per gxusta vojo, por ke mi prenu la filinon de la frato de mia sinjoro por lia filo. 49 Kaj nun se vi volas fari favorkorajxon kaj gxustajxon al mia sinjoro, diru al mi; kaj se ne, vi ankaux diru al mi, kaj mi turnos min dekstren aux maldekstren. 50 Tiam respondis Laban kaj Betuel, kaj diris: De la Eternulo venis cxi tiu afero; ni ne povas diri al vi ion malbonan aux bonan. 51 Jen Rebeka estas antaux vi; prenu sxin kaj iru, kaj sxi estu edzino al la filo de via sinjoro, kiel diris la Eternulo. 52 Kaj kiam la sklavo de Abraham auxdis iliajn vortojn, li klinigxis gxis la tero al la Eternulo. 53 Kaj la sklavo elprenis argxentajxojn kaj orajxojn kaj vestojn kaj donis al Rebeka; kaj donacojn li donis al sxia frato kaj al sxia patrino. 54 Kaj mangxis kaj trinkis li kaj la homoj, kiuj estis kun li, kaj ili tradormis tie la nokton. Kaj kiam ili levigxis matene, li diris: Lasu min for al mia sinjoro. 55 Tiam sxia frato kaj sxia patrino diris: La junulino restu kun ni almenaux dek tagojn, poste vi iros. 56 Kaj li diris al ili: Ne retenu min, cxar la Eternulo sukcesigis mian vojon. Lasu min for, kaj mi iros al mia sinjoro. 57 Kaj ili diris: Ni vokos la junulinon, kaj ni demandos, kion sxi diros. 58 Kaj ili alvokis Rebekan, kaj diris al sxi: Cxu vi iros kun cxi tiu viro? Kaj sxi diris: Mi iros. 59 Kaj ili forsendis sian fratinon Rebeka kaj sxian nutrintinon kaj la sklavon de Abraham kaj liajn homojn. 60 Kaj li benis Rebekan, kaj diris al sxi: Nia fratino! miloj da miloj elkresku el vi, kaj via idaro posedu la pordegojn de siaj malamikoj. 61 Kaj levigxis Rebeka kaj sxiaj servistinoj kaj sidigxis sur la kameloj, kaj ili iris post tiu viro; kaj la sklavo prenis Rebekan kaj foriris. 62 Kaj Isaak venis de la vojo, kiu kondukas al la puto de la Vivanto-Vidanto; li logxis en la suda lando. 63 Kaj Isaak eliris, por mediti sur la kampo, kiam komencigxis vespero; kaj li levis siajn okulojn kaj vidis, ke jen venas kameloj. 64 Kaj Rebeka levis siajn okulojn, kaj sxi ekvidis Isaakon kaj desaltis de la kamelo. 65 Kaj sxi diris al la sklavo: Kiu estas tiu viro, kiu iras sur la kampo renkonte al ni? Kaj la sklavo diris: Tio estas mia sinjoro. Kaj sxi prenis la kovrotukon kaj kovris sin. 66 Kaj la sklavo rakontis al Isaak cxion, kion li faris. 67 Kaj Isaak enkondukis sxin en la tendon de sia patrino Sara; kaj li prenis Rebekan, kaj sxi farigxis lia edzino, kaj li ekamis sxin. Kaj Isaak konsoligxis pri sia patrino.

Cxapitro 25

1 Kaj Abraham prenis alian edzinon, kiu estis nomata Ketura. 2 Kaj sxi naskis al li Zimranon kaj Joksxanon kaj Medanon kaj Midjanon kaj Jisxbakon kaj Sxuahxon. 3 Kaj de Joksxan naskigxis Sxeba kaj Dedan. Kaj la filoj de Dedan estis la Asxuridoj, Letusxidoj, kaj Leumidoj. 4 Kaj la filoj de Midjan estis Efa kaj Efer kaj Hxanohx kaj Abida kaj Eldaa. Cxiuj cxi tiuj estis la filoj de Ketura. 5 Kaj Abraham fordonis cxion, kion li havis, al Isaak. 6 Kaj al la filoj de siaj kromvirinoj Abraham donis donacojn, kaj foririgis ilin de sia filo Isaak, ankoraux dum sia vivo, orienten, en landon orientan. 7 Kaj la nombro de la jaroj de vivo de Abraham, kiujn li travivis, estis cent sepdek kvin jaroj. 8 Kaj Abraham konsumigxis kaj mortis en bona maljuneco, profundagxa kaj sata de vivo, kaj li alkolektigxis al sia popolo. 9 Kaj enterigis lin liaj filoj Isaak kaj Isxmael en la duobla kaverno, kiu trovigxas antaux Mamre, sur la kampo de Efron, filo de Cohxar, la Hxetido. 10 Sur la kampo, kiun acxetis Abraham de la filoj de Hxet, tie estas enterigitaj Abraham kaj lia edzino Sara. 11 Kaj post la morto de Abraham Dio benis lian filon Isaak. Kaj Isaak logxis cxe la puto de la Vivanto-Vidanto.

12 Kaj jen estas la generaciaro de Isxmael, filo de Abraham, kiun Hagar, la Egiptino, sklavino de Sara, naskis al Abraham; 13 kaj jen estas la nomoj de la filoj de Isxmael, laux iliaj nomoj kaj generacioj: Nebajot, la unuenaskita de Isxmael, kaj Kedar kaj Adbeel kaj Mibsam 14 kaj Misxma kaj Duma kaj Masa, 15 Hxadad kaj Tema, Jetur, Nafisx, kaj Kedma. 16 Tio estas la filoj de Isxmael, kaj tio estas iliaj nomoj en iliaj vilagxoj kaj tendaroj, dek du princoj super siaj gentoj. 17 Kaj la dauxro de la vivo de Isxmael estis cent tridek sep jaroj; kaj li konsumigxis kaj mortis kaj alkolektigxis al sia popolo. 18 Kaj ili logxis de Hxavila gxis Sxur, kiu estas antaux Egiptujo, sur la vojo al Asirio. Antaux cxiuj siaj fratoj li logxis.

19 Kaj jen estas la generaciaro de Isaak, filo de Abraham: de Abraham naskigxis Isaak. 20 Kaj Isaak havis la agxon de kvardek jaroj, kiam li prenis kiel edzinon Rebekan, filinon de Betuel la Siriano, el Mezopotamio, fratinon de Laban la Siriano. 21 Kaj Isaak pregxis al la Eternulo pri sia edzino, cxar sxi estis senfrukta; kaj la Eternulo cedis al lia pregxo, kaj lia edzino Rebeka gravedigxis. 22 Kaj la infanoj interpusxigxis en sxia interno, kaj sxi diris: Se estas tiel, por kio do mi gravedigxis? Kaj sxi iris, por demandi la Eternulon. 23 Kaj la Eternulo diris al sxi:

24 Kaj kiam venis la tempo, ke sxi nasku, tiam montrigxis, ke gxemeloj estas en sxia ventro. 25 Kaj la unua estis rugxa, li estis tuta kiel harkovrita felo; kaj oni donis al li la nomon Esav. 26 Kaj poste eliris lia frato, tenante per la mano la kalkanon de Esav; kaj oni donis al li la nomon Jakob. Kaj Isaak havis la agxon de sesdek jaroj, kiam ili naskigxis. 27 Kaj la knaboj grandigxis; kaj Esav farigxis lerta cxasisto, kampisto, kaj Jakob farigxis homo kvieta, sidanta en la tendo. 28 Kaj Isaak amis Esavon, cxar li mangxadis lian cxasajxon; sed Rebeka amis Jakobon. 29 Kaj Jakob kuiris kuirajxon; kaj Esav venis de la kampo kaj estis laca. 30 Kaj Esav diris al Jakob: Donu al mi mangxi de cxi tiu rugxa kuirajxo, cxar mi estas laca. Tial oni donis al li la nomon Edom. 31 Kaj Jakob diris: Vendu al mi hodiaux vian unuenaskitecon. 32 Kaj Esav diris: Jen mi tuj mortos; por kio do mi bezonas la unuenaskitecon? 33 Kaj Jakob diris: Jxuru al mi hodiaux; kaj tiu jxuris al li kaj vendis sian unuenaskitecon al Jakob. 34 Kaj Jakob donis al Esav panon kaj kuirajxon el lentoj, kaj li mangxis kaj trinkis, kaj levigxis kaj foriris. Kaj Esav malsxatis la unuenaskitecon.

Cxapitro 26

1 Estis malsato en la lando, krom la antauxa malsato, kiu estis en la tempo de Abraham. Kaj Isaak iris al Abimelehx, la regxo de la Filisxtoj, en Gerar. 2 Kaj la Eternulo aperis al li, kaj diris: Ne iru Egiptujon, logxu en la lando, pri kiu Mi diros al vi. 3 Vivu kiel fremdulo en cxi tiu lando, kaj Mi estos kun vi, kaj Mi benos vin; cxar al vi kaj al via idaro Mi donos cxiujn cxi tiujn landojn, kaj Mi plenumos la jxuron, kiun Mi jxuris al via patro Abraham. 4 Kaj Mi multigos vian idaron simile al la steloj de la cxielo, kaj Mi donos al via idaro cxiujn cxi tiujn landojn, kaj benigxos per via idaro cxiuj popoloj de la tero; 5 pro tio, ke Abraham obeis Mian vocxon, kaj plenumadis Miajn arangxojn, Miajn legxojn, kaj Miajn instruojn. 6 Kaj Isaak eklogxis en Gerar. 7 Kaj kiam la homoj de tiu loko demandis pri lia edzino, li diris: Sxi estas mia fratino; cxar li timis diri: Mia edzino; por ke la homoj de la loko ne mortigu lin pro Rebeka, cxar sxi estis belaspekta. 8 Unu fojon, kiam li estis tie jam de longa tempo, Abimelehx, la regxo de la Filisxtoj, rigardis tra la fenestro, kaj vidis, ke Isaak amuzigxas kun sia edzino Rebeka. 9 Tiam Abimelehx vokis Isaakon, kaj diris: Jen, sxi estas ja via edzino; kial do vi diris: Sxi estas mia fratino? Kaj Isaak diris al li: Cxar mi pensis, ke eble mi mortos pro sxi. 10 Kaj Abimelehx diris: Kion do vi faris al ni! preskaux jam kusxigxis unu el la popolo kun via edzino, kaj vi venigus sur nin krimon. 11 Kaj Abimelehx faris ordonon al la tuta popolo jene: Kiu tusxos cxi tiun viron aux lian edzinon, tiu mortos. 12 Kaj Isaak semis en tiu lando, kaj havis en tiu jaro centoble-mezuran rikolton; kaj la Eternulo lin benis. 13 Kaj tiu homo grandigxis kaj cxiam pli kaj pli grandigxadis, gxis li farigxis tre granda. 14 Kaj li havis tre multe da brutoj malgrandaj kaj brutoj grandaj kaj grandan servistaron; kaj la Filisxtoj enviis lin. 15 Kaj cxiujn putojn, kiujn elfosis la sklavoj de lia patro en la tempo de lia patro Abraham, la Filisxtoj sxtopis kaj plenigis ilin per tero. 16 Tiam Abimelehx diris al Isaak: Foriru de ni, cxar vi farigxis multe pli forta ol ni. 17 Kaj Isaak foriris de tie kaj arangxis siajn tendojn en la valo de Gerar, kaj tie li eklogxis. 18 Kaj Isaak denove elfosis la akvoputojn, kiujn oni elfosis en la tempo de lia patro Abraham kaj la Filisxtoj sxtopis post la morto de Abraham; kaj li donis al ili tiujn samajn nomojn, kiujn donis al ili lia patro. 19 Kaj la sklavoj de Isaak fosis en la valo kaj trovis tie puton kun fresxa akvo. 20 Kaj disputis la pasxtistoj de Gerar kun la pasxtistoj de Isaak, dirante: Al ni apartenas la akvo. Kaj oni donis al la puto la nomon Esek, cxar oni disputis pri gxi. 21 Kaj ili elfosis alian puton, kaj ankaux pri gxi ili disputis; kaj oni donis al gxi la nomon Sitna. 22 Kaj ili forigxis de tie kaj elfosis alian puton, kaj pri gxi oni ne disputis. Kaj li donis al gxi la nomon Rehxobot, dirante: Nun la Eternulo donis al ni vastan lokon, kaj ni multigxos sur la tero. 23 Kaj de tie li formigris al Beer-Sxeba. 24 Kaj aperis al li la Eternulo en tiu nokto, kaj diris: Mi estas la Dio de via patro Abraham; ne timu, cxar Mi estas kun vi, kaj Mi benos vin kaj Mi multigos vian idaron pro Abraham, Mia servanto. 25 Kaj li konstruis tie altaron kaj pregxis al la Eternulo. Kaj li arangxis tie sian tendon, kaj la sklavoj de Isaak elfosis tie puton. 26 Kaj Abimelehx iris al li el Gerar, kaj ankaux lia amiko Ahxuzat kaj lia militestro Pihxol. 27 Kaj Isaak diris al ili: Por kio vi venis al mi? vi min ja malamas kaj forpelis min de vi. 28 Kaj ili diris: Ni vidis, ke la Eternulo estas kun vi; tial ni diris: Estu jxuro inter ni, inter ni kaj vi, kaj ni faru interligon kun vi, 29 ke vi ne faru al ni malbonon, kiel ni vin ne tusxis kaj kiel ni faris al vi nur bonon kaj lasis vin foriri en paco; vi estas nun benito de la Eternulo. 30 Kaj li faris por ili festenon, kaj ili mangxis kaj trinkis. 31 Kaj ili levigxis frue matene kaj jxuris al si reciproke. Kaj Isaak lasis ilin foriri, kaj ili foriris de li en paco. 32 Kaj en tiu tago venis la sklavoj de Isaak, kaj raportis al li pri la puto, kiun ili elfosis, kaj diris al li: Ni trovis akvon. 33 Kaj li donis al gxi la nomon Sxiba; pro tio la nomo de la urbo estas Beer-Sxeba gxis hodiaux.

34 Kiam Esav havis la agxon de kvardek jaroj, li prenis kiel edzinojn Jehuditon, filinon de Beeri la Hxetido, kaj Basmaton, filinon de Elon la Hxetido. 35 Kaj ili multe cxagrenis Isaakon kaj Rebekan.

Cxapitro 27

1 Kiam Isaak maljunigxis kaj la vidado de liaj okuloj malakrigxis, li vokis Esavon, sian pli maljunan filon, kaj diris al li: Mia filo! Kaj tiu diris al li: Jen mi estas. 2 Kaj li diris: Jen mi maljunigxis; mi ne scias, kiam mi mortos; 3 prenu do nun viajn armilojn, vian sagujon kaj vian pafarkon, kaj iru sur la kampon kaj cxasu por mi cxasajxon; 4 kaj faru por mi bongustan mangxajxon, kian mi amas, kaj alportu al mi, kaj mi gxin mangxos, por ke mia animo vin benu, antaux ol mi mortos. 5 Sed Rebeka auxdis, kiam Isaak parolis al sia filo Esav. Kaj Esav iris sur la kampon, por cxasi cxasajxon kaj alporti. 6 Kaj Rebeka diris al sia filo Jakob jene: Mi auxdis, ke via patro diris al via frato Esav jene: 7 Alportu al mi cxasajxon kaj faru por mi bongustan mangxajxon, kaj mi mangxos, kaj mi benos vin antaux la Eternulo antaux mia morto. 8 Kaj nun, mia filo, auxskultu mian vocxon, kion mi ordonas al vi: 9 iru al la brutaro kaj alportu al mi de tie du bonajn kapridojn, kaj mi faros el ili bongustan mangxajxon por via patro, kian li amas; 10 kaj vi alportos al via patro, kaj li mangxos, por ke li benu vin antaux sia morto. 11 Kaj Jakob diris al sia patrino Rebeka: Mia frato Esav estas ja homo harkovrita, kaj mi estas homo glata; 12 eble mia patro min palpos, tiam mi estos en liaj okuloj kiel trompanto, kaj mi venigos sur min malbenon, sed ne benon. 13 Kaj lia patrino diris al li: Sur mi estu tiu malbeno, mia filo; nur auxskultu mian vocxon kaj iru, alportu al mi. 14 Kaj li iris kaj prenis kaj alportis al sia patrino, kaj lia patrino faris bongustan mangxajxon, kian amis lia patro. 15 Kaj Rebeka prenis la luksajn vestojn de sia pli maljuna filo Esav, kiujn sxi havis cxe si en la domo, kaj sxi vestis sian pli junan filon Jakob; 16 kaj per la feloj de la kapridoj sxi vestis liajn manojn kaj la glatajxon de lia kolo. 17 Kaj sxi donis la bongustan mangxajxon kaj la panon, kiujn sxi pretigis, en la manon de sia filo Jakob. 18 Kaj li venis al sia patro, kaj diris: Mia patro! Kaj tiu diris: Jen mi estas; kiu vi estas, mia filo? 19 Kaj Jakob diris al sia patro: Mi estas Esav, via unuenaskito; mi faris, kiel vi diris al mi; volu levigxi, sidigxu, kaj mangxu mian cxasajxon, por ke via animo min benu. 20 Kaj Isaak diris al sia filo: Kiamaniere vi tiel rapide trovis, mia filo? Kaj tiu diris: Cxar la Eternulo, via Dio, sendis al mi renkonte. 21 Kaj Isaak diris al Jakob: Alproksimigxu, kaj mi vin palpos, mia filo, cxu tio estas vi, mia filo Esav, aux ne. 22 Kaj Jakob alproksimigxis al sia patro Isaak, kaj tiu lin palpis, kaj diris: La vocxo estas vocxo de Jakob, sed la manoj estas manoj de Esav. 23 Kaj li ne rekonis lin, cxar liaj manoj estis kiel la manoj de lia frato Esav, harkovritaj; kaj li benis lin. 24 Kaj li diris: Cxu tio estas vi, mia filo Esav? Kaj tiu diris: Mi. 25 Kaj li diris: Alsxovu al mi, kaj mi mangxos la cxasajxon de mia filo, por ke mia animo vin benu. Kaj li alsxovis al li, kaj tiu mangxis; kaj li alportis al li vinon, kaj tiu trinkis. 26 Kaj lia patro Isaak diris al li: Alproksimigxu kaj kisu min, mia filo. 27 Kaj li alproksimigxis kaj kisis lin, kaj tiu flaris la odoron de liaj vestoj, kaj li benis lin, kaj diris:

30 Kaj kiam Isaak finis beni Jakobon kaj apenaux Jakob eliris de antaux sia patro Isaak, lia frato Esav venis de sia cxasado. 31 Kaj ankaux li faris bongustan mangxajxon kaj alportis al sia patro, kaj diris al sia patro: Levigxu, mia patro, kaj mangxu la cxasajxon de via filo, por ke via animo min benu. 32 Kaj lia patro Isaak diris al li: Kiu vi estas? Kaj li diris: Mi estas via unuenaskita filo Esav. 33 Tiam Isaak ektremis per tre granda tremo, kaj diris: Kiu do estas tiu, kiu cxasis cxasajxon kaj alportis al mi, kaj mi mangxis de cxio, antaux ol vi venis, kaj mi benis lin? kaj li restos ja benita! 34 Kiam Esav auxdis la vortojn de sia patro, li ekkriis per tre granda kaj maldolcxa krio, kaj diris al sia patro: Benu ankaux min, ho mia patro! 35 Kaj tiu diris: Via frato venis kun ruzo kaj prenis vian benon. 36 Kaj li diris: Gxuste do lia nomo estas Jakob, cxar li submetis al mi la piedon jam du fojojn; mian unuenaskitecon li prenis, kaj jen li nun prenis mian benon! Kaj li diris: Cxu vi ne rezervis por mi benon? 37 Kaj Isaak respondis kaj diris al Esav: Jen mi faris lin sinjoro super vi, kaj cxiujn liajn fratojn mi donis al li kiel servantojn, kaj grenon kaj moston mi havigis al li; kion do mi faros por vi, mia filo? 38 Kaj Esav diris al sia patro: Cxu gxi estas la sola beno, kiun vi havas? benu ankaux min, ho mia patro! Kaj Esav ekploris per lauxta vocxo. 39 Kaj lia patro Isaak respondis kaj diris al li:

41 Kaj Esav ekmalamis Jakobon pro la beno, per kiu benis lin lia patro; kaj Esav diris en sia koro: Baldaux venos la tagoj de funebro pro mia patro, tiam mi mortigos mian fraton Jakob. 42 Kaj oni raportis al Rebeka la vortojn de sxia pli maljuna filo Esav; tiam sxi sendis kaj vokis sian pli junan filon Jakob, kaj diris al li: Jen via frato Esav minacas mortigi vin; 43 tial nun, mia filo, auxskultu mian vocxon; kaj levigxu, forkuru al mia frato Laban en Hxaran; 44 kaj logxu cxe li kelkan tempon, gxis kvietigxos la furiozo de via frato; 45 gxis la kolero de via frato deturnigxos de vi, kaj li forgesos, kion vi faris al li. Tiam mi sendos kaj prenos vin de tie. Kial mi perdu vin ambaux en unu tago?

46 Kaj Rebeka diris al Isaak: Tedis al mi la vivo pro la Hxetidinoj; se Jakob prenos edzinon el cxi tiuj Hxetidinoj, el la filinoj de la lando, tiam por kio mi vivu?

Cxapitro 28

1 Tiam Isaak alvokis Jakobon kaj benis lin, kaj ordonis al li, dirante: Ne prenu edzinon el la filinoj Kanaanaj. 2 Levigxu, iru Mezopotamion, al la domo de Betuel, la patro de via patrino, kaj prenu al vi el tie edzinon el la filinoj de Laban, la frato de via patrino. 3 Kaj Dio la Plejpotenca benu vin kaj fruktigu vin kaj multigu vin, kaj kreskigu el vi amason da popoloj. 4 Kaj Li donu al vi la benon de Abraham, al vi kaj al via idaro kune kun vi, por ke vi heredu la landon de via fremdelogxado, kiun Dio donis al Abraham. 5 Kaj Isaak forsendis Jakobon, kaj tiu iris Mezopotamion, al Laban, la filo de Betuel la Siriano, frato de Rebeka, patrino de Jakob kaj Esav. 6 Kiam Esav vidis, ke Isaak benis Jakobon kaj sendis lin en Mezopotamion, por ke li prenu al si el tie edzinon, kaj ke, benante lin, li ordonis al li, dirante: Ne prenu edzinon el la filinoj Kanaanaj; 7 kaj ke Jakob obeis sian patron kaj sian patrinon kaj iris Mezopotamion: 8 tiam Esav vidis, ke ne placxas la filinoj Kanaanaj al lia patro Isaak. 9 Kaj Esav iris al Isxmael kaj prenis al si Mahxalaton, filinon de Isxmael, filo de Abraham, fratinon de Nebajot, kiel edzinon krom siaj aliaj edzinoj.

10 Tiam Jakob eliris el Beer-Sxeba kaj iris en la direkto al Hxaran. 11 Li venis al iu loko kaj restis tie, por pasigi la nokton, cxar la suno subiris. Kaj li prenis unu el la sxtonoj de tiu loko kaj metis gxin sub sian kapon kaj kusxigxis en tiu loko. 12 Kaj li songxis: jen sxtuparo staras sur la tero, kaj gxia supro atingas la cxielon, kaj jen angxeloj de Dio iras sur gxi supren kaj malsupren. 13 Kaj jen la Eternulo staras sur gxi, kaj diras: Mi estas la Eternulo, la Dio de via patro Abraham kaj la Dio de Isaak; la teron, sur kiu vi kusxas, Mi donos al vi kaj al via idaro. 14 Kaj via idaro estos kiel la polvo de la tero, kaj vi disvastigxos okcidenten kaj orienten kaj norden kaj suden, kaj benigxos per vi kaj per via idaro cxiuj gentoj de la tero. 15 Kaj Mi estas kun vi, kaj Mi gardos vin cxie, kien vi iros, kaj Mi revenigos vin sur cxi tiun teron; cxar Mi ne forlasos vin, gxis Mi estos farinta tion, kion Mi diris al vi. 16 Kaj Jakob vekigxis el sia dormo, kaj li diris: Vere, la Eternulo estas en cxi tiu loko, kaj mi ne sciis. 17 Kaj li ektimis, kaj diris: Kiel timinda estas cxi tiu loko! gxi estas nenio alia ol domo de Dio, kaj cxi tie estas la pordego de la cxielo. 18 Kaj Jakob levigxis frue matene, kaj prenis la sxtonon, kiun li estis metinta sub sian kapon, kaj starigis gxin kiel monumenton, kaj versxis oleon sur gxian supron. 19 Kaj li donis al tiu loko la nomon Bet-El; sed antauxe la nomo de la urbo estis Luz. 20 Kaj Jakob faris sanktan promeson, dirante: Se Dio estos kun mi, kaj gardos min sur cxi tiu vojo, kiun mi iras, kaj donos al mi panon por mangxi kaj veston por porti sur mi, 21 kaj mi revenos en paco al la domo de mia patro, kaj la Eternulo estos por mi Dio: 22 tiam cxi tiu sxtono, kiun mi starigis kiel monumenton, estos domo de Dio, kaj de cxio, kion Vi donos al mi, mi oferos al vi dekonon.

Cxapitro 29

1 Kaj Jakob levis siajn piedojn kaj iris al la lando de la orientanoj. 2 Kaj li vidis: jen estas puto sur la kampo, kaj tri gregoj da sxafoj kusxas apud gxi; cxar el tiu puto oni trinkigadis la gregojn; kaj granda sxtono estis sur la aperturo de la puto. 3 Kaj kiam tie kunvenis cxiuj gregoj, tiam oni deruladis la sxtonon de sur la aperturo kaj trinkigadis la sxafojn kaj denove remetadis la sxtonon sur gxian lokon, sur la aperturon de la puto. 4 Kaj Jakob diris al ili: Fratoj miaj, ke kie vi estas? Kaj ili diris: Ni estas el Hxaran. 5 Kaj li diris al ili: Cxu vi konas Labanon, filon de Nahxor? Kaj ili diris: Ni konas. 6 Kaj li diris al ili: Cxu li bone fartas? Kaj ili diris: Li fartas bone, kaj jen lia filino Rahxel venas kun la sxafoj. 7 Kaj li diris: De la tago restas ja ankoraux multe, ankoraux ne estas la tempo, por kolekti la gregojn; trinkigu la sxafojn kaj iru, pasxtu. 8 Kaj ili diris: Ni ne povas, gxis kolektigxos cxiuj gregoj kaj oni derulos la sxtonon de sur la aperturo de la puto kaj ni trinkigos la sxafojn. 9 Dum li ankoraux parolis kun ili, venis Rahxel kun la sxafoj de sia patro, cxar sxi pasxtis ilin. 10 Kaj kiam Jakob ekvidis Rahxelon, la filinon de Laban, frato de lia patrino, kaj la sxafojn de Laban, frato de lia patrino, tiam Jakob alproksimigxis, derulis la sxtonon de sur la aperturo de la puto, kaj trinkigis la sxafojn de Laban, la frato de lia patrino. 11 Kaj Jakob kisis Rahxelon kaj lauxte ekploris. 12 Kaj Jakob diris al Rahxel, ke li estas parenco de sxia patro kaj filo de Rebeka. Kaj sxi kuris kaj diris al sia patro. 13 Kaj kiam Laban auxdis la sciigon pri Jakob, filo de lia fratino, li kuris al li renkonte kaj cxirkauxprenis lin kaj kisis lin kaj venigis lin en sian domon. Kaj tiu rakontis al Laban cxion. 14 Kaj Laban diris al li: Vi estas ja mia osto kaj mia karno! Kaj li logxis cxe li tutan monaton. 15 Kaj Laban diris al Jakob: Cxu pro tio, ke vi estas mia parenco, vi devas servi min senpage? diru al mi, kion mi devas pagi al vi? 16 Sed Laban havis du filinojn; la nomo de la pli maljuna estis Lea, kaj la nomo de la pli juna estis Rahxel. 17 La okuloj de Lea estis malsanaj, sed Rahxel estis belforma kaj belvizagxa. 18 Kaj Jakob ekamis Rahxelon, kaj diris: Mi servos vin sep jarojn pro Rahxel, via pli juna filino. 19 Tiam Laban diris: Pli bone estas, ke mi donu sxin al vi, ol ke mi donu sxin al alia viro; logxu cxe mi. 20 Kaj Jakob servis pro Rahxel sep jarojn, kaj ili estis en liaj okuloj kiel kelke da tagoj, cxar li amis sxin. 21 Kaj Jakob diris al Laban: Donu mian edzinon, cxar finigxis mia tempo, kaj mi envenos al sxi. 22 Kaj Laban kunvenigis cxiujn homojn de tiu loko kaj faris festenon. 23 Sed vespere li prenis sian filinon Lea kaj enirigis sxin al li; kaj tiu envenis al sxi. 24 Kaj Laban donis sian sklavinon Zilpa al Lea kiel sklavinon. 25 Sed matene montrigxis, ke tio estas Lea. Tiam li diris al Laban: Kion do vi faris al mi! cxu ne pro Rahxel mi servis vin? kial do vi min trompis? 26 Tiam Laban diris: En nia loko ne estas moro, ke oni donu la pli junan antaux ol la pli maljunan. 27 Pasigu semajnon kun cxi tiu, tiam mi donos al vi ankaux tiun, pro servo, kiun vi servos cxe mi ankoraux aliajn sep jarojn. 28 Kaj Jakob faris tiel kaj pasigis semajnon kun cxi tiu. Kaj Laban donis al li sian filinon Rahxel kiel edzinon. 29 Kaj Laban donis al sia filino Rahxel sian sklavinon Bilha kiel sklavinon. 30 Kaj Jakob envenis ankaux al Rahxel, kaj li amis Rahxelon pli ol Lean, kaj li servis cxe li ankoraux aliajn sep jarojn.

31 Kiam la Eternulo vidis, ke Lea estas malamata, Li malsxlosis sxian uteron; sed Rahxel estis senfrukta. 32 Kaj Lea gravedigxis kaj naskis filon, kaj sxi donis al li la nomon Ruben, cxar sxi diris: La Eternulo vidis mian mizeron, kaj nun mia edzo min amos. 33 Kaj sxi denove gravedigxis kaj naskis filon. Kaj sxi diris: La Eternulo auxdis, ke mi estas malamata, tial Li donis al mi ankaux cxi tiun; kaj sxi donis al li la nomon Simeon. 34 Kaj sxi denove gravedigxis kaj naskis filon. Kaj sxi diris: La nunan fojon mia edzo aligxos al mi, cxar mi naskis al li tri filojn; tial al li estis donita la nomo Levi. 35 Kaj sxi denove gravedigxis kaj naskis filon. Kaj sxi diris: Nun mi dankos la Eternulon; tial sxi donis al li la nomon Jehuda. Kaj sxi cxesis naski.

Cxapitro 30

1 Kiam Rahxel vidis, ke sxi ne naskas al Jakob, sxi enviis sian fratinon, kaj sxi diris al Jakob: Donu al mi infanojn, cxar alie mi mortos. 2 Kaj Jakob forte ekkoleris Rahxelon, kaj li diris: Cxu mi anstatauxas Dion, kiu rifuzis al vi frukton de ventro? 3 Kaj sxi diris: Jen estas mia sklavino Bilha; envenu al sxi, ke sxi nasku sur miaj genuoj kaj ke mi ankaux ricevu filojn per sxi. 4 Kaj sxi donis al li sian sklavinon Bilha kiel edzinon, kaj Jakob envenis al sxi. 5 Kaj Bilha gravedigxis kaj naskis al Jakob filon. 6 Kaj Rahxel diris: Dio min jugxis kaj auxdis mian vocxon kaj donis al mi filon; tial sxi donis al li la nomon Dan. 7 Kaj Bilha, la sklavino de Rahxel, denove gravedigxis kaj naskis duan filon al Jakob. 8 Tiam Rahxel diris: Per Dia lukto mi luktis kun mia fratino, kaj mi venkis; kaj sxi donis al li la nomon Naftali. 9 Kiam Lea vidis, ke sxi cxesis naski, sxi prenis sian sklavinon Zilpa kaj donis sxin al Jakob kiel edzinon. 10 Kaj Zilpa, la sklavino de Lea, naskis al Jakob filon. 11 Kaj Lea diris: Venis felicxo! kaj sxi donis al li la nomon Gad. 12 Kaj Zilpa, la sklavino de Lea, naskis duan filon al Jakob. 13 Kaj Lea diris: Por mia bono; cxar la virinoj diros, ke estas al mi bone. Kaj sxi donis al li la nomon Asxer. 14 Ruben iris en la tempo de rikoltado de tritiko kaj trovis mandragorojn sur la kampo, kaj li alportis ilin al sia patrino Lea. Kaj Rahxel diris al Lea: Donu al mi el la mandragoroj de via filo. 15 Sed tiu diris al sxi: Cxu ne suficxas al vi, ke vi prenis mian edzon, kaj vi volas preni ankaux la mandragorojn de mia filo? Tiam Rahxel diris: Nu, li kusxu kun vi cxi tiun nokton por la mandragoroj de via filo. 16 Kiam Jakob venis de la kampo vespere, Lea eliris al li renkonte, kaj diris: Al mi venu, cxar mi acxetis vin per la mandragoroj de mia filo. Kaj li kusxis kun sxi en tiu nokto. 17 Kaj Dio auxdis Lean, kaj sxi gravedigxis kaj naskis al Jakob kvinan filon. 18 Kaj Lea diris: Dio donis al mi rekompencon por tio, ke mi donis mian sklavinon al mia edzo; kaj sxi donis al li la nomon Isahxar. 19 Kaj Lea denove gravedigxis kaj naskis sesan filon al Jakob. 20 Kaj Lea diris: Havigis al mi Dio bonan havon; nun mia edzo logxos cxe mi, cxar mi naskis al li ses filojn. Kaj sxi donis al li la nomon Zebulun. 21 Kaj poste sxi naskis filinon, kaj sxi donis al sxi la nomon Dina. 22 Kaj Dio rememoris Rahxelon, kaj Dio elauxdis sxin kaj malsxlosis sxian uteron. 23 Kaj sxi gravedigxis kaj naskis filon. Kaj sxi diris: Dio forprenis mian malhonoron. 24 Kaj sxi donis al li la nomon Jozef, dirante: La Eternulo aldonos al mi alian filon.

25 Kiam Rahxel naskis Jozefon, Jakob diris al Laban: Forliberigu min, kaj mi iros al mia loko kaj al mia lando. 26 Donu miajn edzinojn kaj miajn infanojn, pro kiuj mi servis vin, kaj mi iros; cxar vi konas la servon, per kiu mi vin servis. 27 Kaj Laban diris al li: Ho, se mi povus akiri vian favoron! mi spertis, ke la Eternulo benis min pro vi. 28 Kaj li diris: Difinu, kian rekompencon mi sxuldas al vi, kaj mi donos. 29 Kaj tiu diris al li: Vi scias, kiel mi servis vin kaj kia farigxis via brutaro cxe mi; 30 cxar malmulte vi havis antaux mi, sed nun gxi multe vastigxis; kaj la Eternulo benis vin post mia veno; kaj nun kiam mi laboros ankaux por mia domo? 31 Kaj Laban diris: Kion mi donu al vi? Kaj Jakob diris: Donu al mi nenion; sed se vi faros al mi jenon, tiam mi denove pasxtos kaj gardos viajn sxafojn: 32 mi pasos hodiaux tra via tuta sxafaro; apartigu el gxi cxiun sxafon mikskoloran kaj makulitan kaj cxiun bruton nigran inter la sxafoj, kaj makulitan kaj mikskoloran inter la kaproj; kaj ili estu mia rekompenco. 33 Kaj respondos por mi mia justeco en la morgauxa tago, kiam vi venos vidi mian rekompencon; cxiu el la kaproj, kiu ne estos mikskolora aux makulita, kaj cxiu el la sxafoj, kiu ne estos nigra, estu rigardata kiel sxtelita de mi. 34 Kaj Laban diris: Gxi estu, kiel vi diris. 35 Kaj li apartigis en tiu tago la virkaprojn striitajn kaj makulitajn kaj cxiujn kaprinojn mikskolorajn kaj makulitajn, cxiujn, kiuj havis sur si iom da blankajxo, kaj cxiujn nigrajn sxafojn; kaj li transdonis ilin en la manojn de siaj filoj. 36 Kaj li faris interspacon de tritaga irado inter si kaj Jakob. Kaj Jakob pasxtis la restintajn sxafojn de Laban. 37 Kaj Jakob prenis al si bastonojn el verdaj poploj, migdalarboj, kaj platanarboj, kaj sensxeligis sur ili blankajn striojn tiamaniere, ke la blankajxo sur la bastonoj elmontrigxis. 38 Kaj li metis la skrapitajn bastonojn antaux la sxafoj en la akvotrinkigajn