Subteno al la mapuĉa komunumo Juan Paillalef
Septembro 2007
de Nicole Margot
|
Plurfoje Etnismo raportis pri la mapuĉa popolo: Etnismo
32, p. 9-10. Ĉilio : Ek al etnocido! Tiu lasta artikolo rakontis paroladon de Juana Calfunao Paillalef en Ĝenevo (en la foto ĉi-dekstre). Kaj kiel ni ofte faras, ni sendis al ŝi la numeron, kie oni parolas pri ŝi. Ĉar ŝi konservis nian adreson, la 10-an de septembro 2007 ni ricevis la sekvan mesaĝon: |
|
Estimada:
Por medio de la presente, hago llegar los afectuosos saludos de la Lonko de la
comunidad Mapuche, Juan Paillalef (Chile). Ella me solicitó que le comunicara
que se encuentra, junto a su hermana, en 26º día de huelga de hambre. Situación
que pese a no ser la ideal, la mantiene en un estado de fortaleza y animo
incorrompible. Su capacidad fisica no ha decaido de manera considerable, por el
momento, aunque su hermana Luisa no esta en las mismas condiciones ya que ella
se encuentra desgastaba fisica y psicologicamente. Su situación carcelaria se ha
visto agudizada por los malos tratos que ha sufrido de parte de gendarmeria y la
mismas internas. En cuanto a su marido quien se encuentra encarcelado junto a
otros miembros de la comunidad, se encuentra en buen estado; pese a que el Peñi
Ernesto Lincopan, sufrió un ataque con un arma corto punsante en su espalda
causandole heridas comprometedoras. Su hija Carolina el día de ayer, luego de un
largo periodo de superior a los 7 meses, logró acceder a visitar a su padre
encarcelado, ya que gendarmeria no se lo permitia, aduciendo a medidas
cautelares asignadas a la joven.
Bueno esto todo cuanto puedo informar, agradecería dar cuenta de la recepcion de
esta misiva.
Traduko en esperanto:
Estimata:
Per la nuna mi transdonas al vi la afablajn salutojn de la "Lonko" de la mapuĉa
komunumo "Juan Paillalef" (Ĉilio). Ŝi petis min komuniki al vi ke ŝi estas, kune
kun ŝia fratino, je la 26-a malsatstrika tago. Situacio kiu, kvankam ne
dezirinda, tenas ŝin je nekoruptebla anim- kaj fortikec-stato. Ĝis nun ŝia
fizika stato ne malboniĝis konsiderinde, sed ŝia fratino Luisa ne fartas same
ĉar estas fizike kaj psike elĉerpita. Ŝia karcera situacio estas pli malbonigita
pro la fitraktado flanke de la ĝendarmaro kaj de aliaj enkarcerigitoj mem.
Rilate ŝian edzon, kiu estas enkarcerigita kune kun aliaj membroj de la
komunumo, Peñi Ernesto Lincopan fartas bone spite al atako per pikarmilo kiun li
suferis surdorse kaj kiu grave vundis lin. Lia filino Carolina povis viziti lin
hieraŭ post longa periodo pli ol sepmonata, ĉar la ĝerdarmaro ne permesis tion,
aludante priprudentajn instrukciojn kontraŭ la junulino.
Jen ĉion kion mi povas rakonti. Mi antaŭdankas pri informo pri ricevo de tiu ĉi
mesaĝo.
Ĉar la renkonto en junio 2005 de tiu digna kaj kuraĝa virino estis ne forgesebla sperto, kaj parolinte pri ŝi en Etnismo, ni sentas apartan solidarecon al ŝi, sed ankaŭ tutsimple ĉar unu el la ĉefaj celoj de IKEL estas subteni la lukton de minoritataj popoloj por iliaj rajtoj, ni decidis subteni laŭ niaj eblecoj la lukton de la komunumo Juan Paillalef kaj, tra ili la tuta mapuĉa popolo.

Tial la IKEL-prezidanto Daniele Vitali sendis la sekvan leteron en la hispana al diversaj ĉiliaj aŭtoritatoj:
|
Luxemburgo,
24 septiembre 2007 |
|
Luksemburgo, la 19-an de septembro 2007 Koncernas: La mapuĉan komunumon Juan Paillalef, kies membroj estas enkarcerigitaj en la malliberejo de Temuco kaj en la Alta Sekuriga malliberejo de Santiago en Ĉilio. Sinjoro Ministro
de la Internaj Aferoj Nia asocio, de pluraj jaroj atenta pri homaj rajtoj, kaj pli precize pri la rajtoj de malplimultaj popoloj, aparte zorgas pri la nuntempa grava situacio de la membroj de la komunumo Juan Paillalef enkarcerigitaj en la malliberejo de Temuco kaj en la Alta Sekuriga malliberoje de Santiago: Cárcel de Alta
Seguridad Santiago Cárcel de Temuco Nia asocio aparte zorgas pri la sanstato de Sinjorinoj Juana kaj Luisa Calfunao, kiuj malsatstrikas ekde la 7-a de julio 2007, kaj pri la sanstato de Sinjoro Antonio Cadin Huentelao, kiu suferas pri kalkulusoj en la galveziketo kaj ne ricevas la adekvatan kuracadon. Ŝajnas al ni, ke la rajtoj de la mapuĉa popolo ne estas sufiĉe respektataj en Ĉilio, interalie rilate posedon de iliaj teroj, kie daŭre okazas konstruoj diversaj sen ke la mapuĉoj, tradiciaj posedantoj, estu konsultitaj. Ni ankaŭ opinias ke ne estis krimoj, sed la agado de la membroj de la komunumo Juan Paillalef cele al rispektigo de iliaj rajtoj, kiu kondukis ilin al karcero, sekve de kio ilia enkarcerigo povas esti konsiderata kiel arbitra. Tial, ni urĝe demandas ke: • la ĉilia ŝtato respektu siajn engaĝojn kun la Internaciaj Organaizaĵoj, kiujn ĝi ratifis, kiel ekzemple la Deklaracion pri la Universalaj Homaj Rajtoj kaj sekve de tio zorgu pri la bona sanstato de la enkarcerigitoj; • la ĉilia ŝtato konsideru la ĵusan akcepton de la Deklaracio por la Rajtoj de la Indiĝenaj Popoloj fare de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, akceptita ankaŭ de Ĉilio, kiu donas apartan gravecon al la rajtoj de la indiĝenaj popoloj pri siaj teroj kaj prariĉaĵoj, kaj sekve respektu la rajton de ĉiuj membroj de la mapuĉa popolo luktantaj por siaj rajtoj kaj la justa posedo de siaj teroj, kaj interalie tuj liberigu la membrojn de la mapuĉa komunumo Juan Paillalef, arbitre enkarcerigitaj pro lukto cele al respekto de sia tero. Ni opinias, ke de la respekto de homaj kaj minoritataj rajtoj dependas granda parto de la internacia kredindeco, kiun la nova Ĉilio lastatempe gajnis, kaj kiun ĝi devus nepre konservi. Kun plej
altestimaj salutoj,
|

Kaj nun ni proponas al vi persone subteni nian agadon en la sama direkto kiel IKEL, kaj tiucele ni proponas ke vi ankaŭ skribu leteron! Ĉi-sube sekvas la adresoj kaj leter-modelo, simila al la nia:
Jen la adresoj:
|
Ministro de
Internaj Aferoj: Guberniestro
de la Regiono IX: Kopie al la
Prezidantino de Ĉilio:
|
Kaj jen la leter-modelo:
|
Objeto: Presos mapuches Cárcel de Alta
Seguridad de Santiago:
Me preocupa la grave situación actual de
los miembros de la comunidad Juan Paillalef encarcelados en la Cárcel de Temuco
y en la Cárcel de Alta Seguridad de Santiago, concretamente por el estado de
salud de las señoras Juana y Luisa Calfunao, las cuales están en huelga de
hambre desde el 7 de julio de 2007, y por el estado de salud del Sr. Antonio
Cadin Huentelao, que padece de cálculos en la vesícula biliar y no recibe la
atención médica adecuada.
|
Nome de tiuj mapuĉoj maljuste enkarcerigitaj, koran dankon al ĉiuj!!!

Pliajn informojn vi trovos je:
http://www.memoriaindigena.blogspot.com (hispanlingva)
http://juanpaillalef.blogspot.com
(hispanlingva)
http://www.mapuches.org (franclingva)