(granda bjelarusa klerigulo-humanisto, proksimume 1490 — proksimume 1541)
Kiel de sia naskiĝo la bestoj, vagantaj tra dezerto, trovas siajn kavojn; la birdoj, flugantaj en aero, scias siajn nestojn; la fiŝoj, naĝantaj en maroj kaj riveroj, sentas siajn profundejojn; la abeloj kaj similaj al ili defendas siajn ujojn, tiel ankaŭ la homoj, kie ili naskiĝis kaj elnutritaj estas laŭ bonvolo de Dio, al tiu loko ili grandan amon havas.
El la malnova bjelarusa lingvo: Adam Paŭlukavec.
(1796 — 1847)
Ĝis la sun' leviĝos, Roso malhelpetas; Mave, se frapbati Bienestro pretas. Bienulo nia! Estu tiel bona, Bienestron trovu, Kiu ne bastonos. Kiu nin turmentas, Nenie li ĝenas: Groŝon al vi donas Kaj du al si prenas.
El la bjelarusa: Adam Paŭlukavec.
(1813 — proksimume 1890)
Ludu, knabo, mi admonas, Je cimbal', je violono, Kaj mi uzos la blovtubon, Forlasante Kroŝin-urbon. En la urb' riĉul' severas, L' patro mortis en mizero, La fratin', la panjo ploras. Kian iri vojon foran? Kien iri? Dio mia!Iros mi en mondon fian, Lupfantomo iĝos plore, Rerigardos mi angore. Estu sana, panjo kara! Se vi naski ne erarus, Se vi nutri min avarus, — Vojo via estus klara! Se naskiĝus mi vulturo, Se la mastro ne plezurus: Li ne prenus al servuto Kaj ne igus min rekruto. Sed paŝtist' ne longe resti Kaj rekrut' penige esti. Maturiĝi mi do timas — Kien mi, povrul', pilgrimos? Kial vi, verspert', hezitis, Sidi vi sur mi evitis? Por mi estu ne tro granda, Nur de l' patra ĉar' ĝis rando.
El la bjelarusa: Tradukis Adam Paŭlukavec.
(1838 — 1864)
Marinjo nigrabrova, mia karulino!
Kie ja perdiĝis via sort'-destino?
Ĉio pasis, pasis, kvazaŭ eĉ ne estis,
Nur maldolĉa sento en animo restis.
Se pro nia vero Di' komencis puni,
Antaŭ juĝ' eterna nin starigis kune,
Ni ereu vane, sed ne lasu veron,
Restu sen feliĉo, sed kun ver', libero!
Vi ne plendu, Manjo, je terura sorto
Kaj akceptu punon Dian vi senvorte.
Se vi ne forgesos en preĝo min voki,
Mi ne preterlasos al vi reciproki.
Estu do vi sana, ho Popol' despera!
Kaj vivu en feliĉo, vivu en libero.
Ekmemoru iam vi pri Jasjo via,
Kiu ja pereis por ver' kaj bon' nacia.
Kaj kiam la vortojn sekvos la afero,
Tiam vi batalu por la ver' fiere,
Ĉar nur kun la vero en soci' konsente
Vi, popol', atingos oldecon kontente.
Elbjelarusigis Adam Paŭlukavec.
Rimarko: Transdonante la versaĵon el la malliberejo eksteren, K. Kalinoŭski estis devigita uzi alegorian personaĵon de Marinjo, sub kiu li komprenis Bjelarusujon kaj bjelarusan popolon.
(1891 — 1917)
Belegaj ĉirkaŭe jen kreskas la floroj. Malĝoja promenas mi, eksterlandan', Kaj vidas — salutas per kap' blukolora El ombro min nia ŝatata cejan'. Apenaŭ videbla en ĉi-valo bela, Ĝi flustras malgaja kun tristo al mi: "Memoru ni iom en land' sunĉiela Pri nia malriĉa patrujo, amik'."
1908
Tradukis el la bjelarusa lingvo Adam Paŭlukavec
Amatoroj pri serĉado Inter paĝoj flaviĝintaj En la libro forgesita De folioj el pasint', — Trarigardu volumeton: Mi sekigis sur papero Florojn, kiuj estis freŝaj, De sinceraj pens' kaj sent'.
Tradukis Adam Paŭlukavec
(1882 — 1946)
Suno subiris, kaj ombro kompilis Densan nebulan kurtenon, Venu, knabino, venu, amata, Venu al mi en ĝardenon. Kantos tilioj al ni per folioj, Kune feliĉaj ni sidos; Vidos nin tie luno kaj steloj, Sole nur homoj ne vidos. Aŭdi misteran tilian fabelon Estos do nia destino, Kaj najtingalo trilados afable, Estos por mi vi — reĝino. Belaj momentoj por ni sub tegmento De sombraj kronoj tiliaj, Frapos korkordojn ni per amoro, Homoj enviu aliaj. Venu, knabino, venu, amata, Venu al mi en ĝardenon; Suno subiras, kaj ombro kompilis Densan nebulan kurtenon.
1911 — 1912
Elbjelarusigis Adam Paŭlukavec.
Kiam venis monden Janko,
Kiam lia ploro tujis,
Ĉe lulil' patrino kantis
Kaj la kukolet' kukuis:
— Ku-ku, ku-ku, tempo flugu!
Dormu, kara! Ku-ku, ku-ku!
Kiam kreskis iom Janko,
Paŝtis brutojn kaj enuis,
Li per ŝalmo ludis-blovis
Kaj la kukolet' kukuis:
— Ku-ku, ku-ku, tempo flugu!
Paŝtu, paŝtu! Ku-ku, ku-ku!
Kiam iĝis granda Janko,
Sur la kamp' semado bruis,
Kantis Janko pri l' mizero
Kaj la kukolet' kukuis:
— Ku-ku, ku-ku, tempo flugu!
Semu, semu! Ku-ku, ku-ku!
Kiam ajn semadus Janko,
Li sufiĉon ne ekĝuis.
Janko semis, ne rikoltis,
Kaj la kukolet' kukuis:
— Ku-ku, ku-ku, tempo flugu!
Vi rikoltos! Ku-ku, ku-ku!
Kiam maljuniĝis Janko,
Forton la mizer' detruis.
Al nepar' fabelojn diris
Kaj la kukolet' kukuis:
— Ku-ku, ku-ku, tempo flugu!
Venis fino! Ku-ku, ku-ku!
Kiam fine mortis Janko,
Plendoj kaj lamentoj fluis:
— Kial mortis vi, povrulo?!.
Kaj la kukolet' kukuis:
— Ku-ku, ku-ku, tempo flugu!
Dormu, kara! Ku-ku, ku-ku!
1921
Tradukis Benciono Berin.
(1882 — 1956)
Ne malĝoju, ke de l' suno Maloftiĝas la aper', Ke la ombro de aŭtuno Sombre kuŝas sur la ter'. Ne malĝoju, ke tutfermis Neĝo l' teron antaŭ vi. Nigra nokto ne eternos, Ne pereos la patri'. Kredu, frat', la neĝ' degelos, De l' printemp' aŭdiĝos kant'. Milde l' sun denove helos Kaj ekfloros nia land'. Ne malĝoju, ke evitas Ĉiam nin la bela sort', Ke konstante nin insidas La mizer' ĉe nia pord'. Na malĝoju, ke radiojn Sunajn kaŝis la malhel', Ke dum nokt' la incedndioj Ĵetas fajron al ĉiel'. La malbono nin premanta Kiel fumo flugos for, Kaj revivos nia lando Sub la brilo de aŭror'.
1907
Tradukis Benciono Berin.
Gefratoj! Vasta larĝa vojo Kaj patroland' atendas nin — Rikolto venis, agu ĝoje, — Scienco forte logu vin! Tra tuta land' vi portu kleron, Tra land' dormanta en malhel'. Kaj revekiĝu nia tero, Popolon veku scijuvel'. Plu ne ĉagrenu nin kverelo! Nek bienul', nek cara vip', Sed ordon faru sub ĉielo Popolo mem laŭ pova tip'.
1917
Tradukis Adam Paŭlukavec.
(fragmento)
Falas neĝeretoj —
Diamantaj pilkoj,
Falas blankblankegaj
Kvazaŭ en miraĵ' ...
Kombis la ĉerizoj
Harplektaĵon silkan, —
Falis desur ili
Bela neĝplektaĵ' ...
Ie malproksime
Ĉesis sonorado.
Neĝfloketoj dancas,
Ne videblas lun' ...
Ŝajnas, ke denove
Hejmen gvidas pado —
Karan parencaron
Mi vizitas nun.
La verspero vintra
Tra brodaĵ' rigardas,
Kvazaŭ en la sonĝo
Belas la lumet'.
En animo mia
La floreco ardas,
En neĝera danco
Brilas la ridet'.
Jam denove vintro
Blankan neĝkovrilon
Disetendis vaste
Super la kampar',
Per silento ĝojo
Venas en animon,
Kaj forflugas foren
Tristo kaj amar' ...
Semas neĝeretoj
Sonĝan tenerecon,
Falas blankblankegaj
Kvazaŭ en miraĵ',
Floras sur ĉerizoj
Neĝa soleneco,
En vespera sonĝo
Dronas la vilaĝ'.
Volas mi rakonti
Al mi mem fabelojn,
Aŭdi melodion
Per senvorta kant'.
Ombroj en la ĉambro
Kiel noktaj veloj ...
Venas en la sonĝo
Kara patroland'.
Tradukis Grigorij Gercikov.
(1905 — 1980)
Dankos eterne sekalan mi panon, Akvon puregan kaj fonton melgrandan, Verdan arbaron, Ĉiel'-diafanon Kaj rivereton en kampo fluantan; Bruon de urbaj kvartaloj kaj placoj, Kie hardiĝis mi daŭre kaj miris, Stratojn, per suno teksitajn, Senlacajn, Kie mi bonajn amikojn akiris; Homojn sincerajn kun kor' malavara, Pretajn oferi sin por la Patrio, Landon amatan Sur ter' nia kara — Ame ni nomas ĝin Bjelarusio!
Tradukis Klara Rabinoviĉ.
Traflugis jen tagoj, foriris, Ne eblas al ili reven', Al ŝanĝoj ne devas ni miri, Vi ĉion komprenas vi mem. Kaj ŝajnas — la sama ĉielo, Sed sentsa malsamon la kor'. Ne pensas mi plu pri la steloj, Pri via nur am' kaj favor'. Forĵetu promesojn vi plene, De mia bezon' estas norm': Nur vorto afabla matene, Afabla nur vorto por dorm'.
Tradukis Adam Paŭlukavec.
Vi kiam estas tre malĝoja,
ne pensu tro pli malesper'.
Rigardu, kia estas gaja
malgranda en montar' river', —
Malfermis ĝi riĉecon sian,
belecon tutan ĝis la fund',
Kaj vi aŭskultu, nur aŭskultu
sonoron ĝian el profund'!
Vi kiam estas tre malĝoja,
el kap' sopiron ĵetu for,
Rigardu en herbejon vastan,
al verda hetb' kaj bela flor',
Kaj kiel belas tiuj floroj,
malsama estas ĉiu flor',
Kaj kiel ĉiu bonodoras, —
ekflamas sentoj en la kor'!
Vi kiam estas tre malĝoja,
forgesu pri malgaja larm',
Kaj nur rigardu al betuloj,
rigardu, kia estas ĉarm' —
En mondon ja navigas ili,
similas branĉo al remil',
Folio ĉiu
kvazaŭ kantas al vivo gloron en trankvil'!
Tradukis Adam Paŭlukavec.
(1914 — 1978)
Betulon plantis mi kun ĝoja sento, Ke ĝi post jaroj kvardek-kvardek kvin Plenkreskos ne ĉe iu voja fin', Sed ĉe la sojlo de l' estont'-jarcento. Sub ĝia branĉ' junulo en juli', Irante trafikvoje el la foroj, Atendos ĝis varmegaj ĉesos horoj, Alportos akvon por motoro li. Kaj konos li nek mian tombkameron, Nek mian vivon kiel civitan', Sed pensos danke pri l' fervora man', Fosinta zorge la printempan teron, Plantinta arbon ne por mok' de l' vent', Ne por si mem; transportis por homaro Ĝi l' arbon ne al kampo el arbaro, Sed el jarcent' al nova do jarcent'.
Tradukis Klara Rabinoviĉ.
(naskiĝis: 1912)
Elkreskis sur tombomontet' alta pin', Eksciu do: Radikojn ĝi plektas en tomba la min', Eksciu do; La astrojn ĝi tuŝas per sia kulmin', Eksciu do; Sonoras kun vent' ĝi mallaŭte sen fin', Eksciu do: Patrin', Kie dormas la filo sub mont'; Vent', Kie ludi per arĉ' kaj per ond'; Stel', Kie pluve defali en mond'; Birdo migranta — La hejmon ĉe l' font.
Tradukis Klara Rabinoviĉ
Se kune ĉiuj ni eklevos La blankajn, flavajn, nigrajn manojn, Ni povos ĝis plaj foraj altoj Eĉ movi nian sunon flaman. Se ni konplektos ĉiujn polmojn De l' nigraj, blankaj, flavaj manoj, Ni zonos per vivanta krono Planedon nian, la malsanan. Se ĉiuj ni mallevos pugnojn De l' flavaj, nigraj, blankaj manoj, Tuj renversiĝos la katenoj Kaj mondon skuos uragano. Do levu ni l' kalikojn plenajn Da vinoj ŝaŭmaj, diafanaj Por la eterna amikeco De l' blankaj, flavaj, nigraj manoj.
Tradukis Benciono Berin.
(1900 — 1976)
Multaj ĉagrenoj en kor' mia nestis, En mia kor' nur la morto ne estis. Se ĝi alvenos en iu momento, Estos ĝi tute por mi ne turmento. Se dum disiĝa minuto severa Serĉos min via rigardo tenera. Mi ne bedaŭros eĉ korpon, animon, Kiam nur sentos mi vian proksimon. Se en alian mi mondon foriros, Kaj vi du vortojn: "Mi amas" nur diros, Tuj do revenos al mi miaj fortoj, Ĉerk' renversiĝos de tiuj ĉi vortoj. Ili plenŝutos la tombon rigore, Kiun fosistoj preparis fervore. Jenan parolon atestu la suno, Ankaŭ la steloj serenaj kaj luno: Nek paradizon por mi, nek inferon, Se mi neglektos ĉi-vortojn kaj veron! Diru al mi nur: "Mi amas sincere!", Vivos, ekzistos mi tiam eterne.
Tradukis Klara Rabinoviĉ.
(1904 — 1981)
Korsaluton al vi, Balta maro! Vian akvon lazuran mi gloras, Kie frua ĉielo aŭroras Kaj rebrilas la Lun' kaj stelaro. Korsaluton al vi, Balta maro! Sur la bordon obstina ondaro Sen ripozo alkuras, forkuras, Ĝin grapadas kolere, murmuras Kaj ŝaŭmiĝas renkonte kun baro. Korsaluton al vi, Balta maro! Balancetis vi noktan lulilon Kaj kolektis arĝentan lunbrilon. Kvietiĝu, akceptu konsilon, Estu bona proksima najbaro. Korsaluton al vi, Balta maro! Nova tago okulojn blindigas Kaj mallumon de l' nokto forigas, Nur ĉe l bordo konkuras, intrigas Atakanta senlaca ondaro. Korsaluton al vi, Balta maro! Korsaluton al vi, Balta maro! Mi alportis el voj' malproksima. Mi pri la maltrankvilo sentima Tuj forgesas ĉe via akvaro. Korsaluton al vi, Balta maro!
Tradukis Petro Ĉeliaŭskas.
(1904 — 1987)
Ho, betuloj kaj pinoj — Partizanaj fratinoj, Ho vi, juna kaj brua arbar'! Nur ekaŭdos mi klaran Vian kanton arbaran, Tuj obsedos min sent' sen kompar'. En memoro brulegoj, Malamikaj la gregoj Kaj malvarma blovado de l' vent', Kaj pluvkot', kaj sopiroj, Kaj dum nokt' militiroj, Lignofajr' en arbara silent'. Mia lando fiera, Estas vi nun libera. Mi iradis pro vi al batal' Por naniam, neniam Sub la jugon nazian Trafu vi dum severa fatal'. Pasis jaroj malbonaj, Finis tondri kanonoj, Bruas sole arbaro en for'. Ho, betuloj kaj pinoj, Partizanaj fratinoj, Restos ĉiam en mia memor'.
El la bjelarusa: Adam Paŭlukavec
(nask. 1906)
Ekzistis multaj linvoj en ĉi-mondo, Nin logas sola, ŝajne bela kant', Ĝi ligas nin, mistera kvazaŭ ponto Kun amikar' en ajna fora land'. Kun ĝi ni vagos tra la tuta tero, Parolos ĉie ni sen miskompren'. En ĝi sendota ajnen la letero Legota estos sen plej eta pen'. Ĉar Esperanto, la simbol' de paco, Al la gepatra lingvo estas frat', Per ĝi batalas ĉiam ni sen laco Por mondo sen militoj kaj invad'. Infanaj koroj — junaj, sed persistaj, Devizo nia: "Pac' kaj amikec'!" Kaj pacafer' por geesperantistoj Honora estas porĉiama dec'.
El la rusa: Adam Paŭlukavec.
Kiam estis mi malgranda knabo, Meditis ofte mi, ke ĉiuj homoj Feliĉe povas vivi, kiel fratoj, Trankvile loĝi do en siaj domoj. Ke la milito estas ne necesa, Nek larmoj de infanoj kaj patrinoj, Ke ĉiuj volas vivi kaj amiki, Labori en la kampoj kaj uzinoj. La tempo pasis. En la tuta mondo Leviĝis multe jam da batalantoj Por forĝi la feliĉon al popoloj En vivo paca dank' al Esperanto. Nenia forto rompos niajn vicojn, Ĉar ni batalas ĉiam por sukceso De la ideo sankta de frateco, De libereco, paco kaj progreso.
Dediĉita al miaj gepatroj
Tagoj venas, tagoj pasas en angor', Kvazaŭ ondoj de riveroj fluas for. Trian jaron mi suferas en ekzil', Kaj turmentas mian koron maltrankvil'. Malproksimas tre gepatra la kaban', Kaj ne premos mian manon frata man', Trankviligos min nenies bona vort', Sen patrujo sola esti — mia sort'. La steletoj jen flagretas en ĉiel', Kvazaŭ nokte min rigardas ĉiu stel'... Por vi estas, etaj steloj, la demand': Kio estas en patria mia land'? Ĉu jam dormas mia patro kaj patrin'? Ĉu rigardas ankaŭ steloj lin kaj ŝin?... Eble pensas ili nun pri sia fil', Kion faras mi ĉi tie, en ekzil'? — Se ne dormas la gepatroj en la lit', Se rigardas vin, steletoj, kun medit', Vi alportu, vi transdonu ĝis sunbril', Steloj karaj, la saluton de la fil'. Por ke ili ne plu ploru en sopir', Ke mi estas en ekzilo la martir'. Venos, venos por ni ankaŭ bela hor', Mi revenos hejmen gaja, en humor'. Ni ekvivos, venos nova la esper', Bjelarusan himnon kantos en liber', Kaj kun kanto bjelarusa sen amar' Ni plugados kaj semados en kampar'. Nokte stelojn ni rigardos en ĉiel', Kiel nun, aperos ili stel' post stel' ... Vi alportu al gepatroj ĝis sunbril'. Steloj karaj, la saluton de la fil'.
(naskiĝis en 1907)
Ĉu celas rusoj al milit'?
E. Jevtuŝenko.
Ĉu celas Sovetio al milit'? — Demandu vi unue bjelarusojn. Ĥatynj' al vi respondos sen hezit' Kaj frataj tomboj — la militakuzoj. Al vi respondos filoj de la land', En kiu — ve! — pereis ĉiu kvara. Al vi respondos ajna nia rand' Per tombmontet' kun rememor' amara. Sed diros mi: vivadu en prosper' Vi, junaĝuloj, sen militproblemoj, Kaj ĉiam ĉie floru krizantemoj, Kaj kantu najtingalo kaj paser'... Ne por militaj, sed por pacaj temoj Aperas la poetoj sur la ter'!
El la bjelarusa lingvo tradukis Adam Paŭlukavec
Ĉu longe ĉi tio ja daŭris? Minuton, Eble dum jaro, pli eble... Nur Al mi, knabino, se diri tuton, Restis dolor' kaj malhela plezur'. Plezur' — hodiaŭ kun vi renkonto, Fremda vin ĉiam senti — dolor' ... Sed dum primaver' egale respondos Per kant' najtingala la stulta kor'.
Elbjelarusigis Adam Paŭlukavec
Senĉese iris soldataro Kaj restis ie jam landlim'. Renkontis ĉe vilaĝ' hungara La kamparanoj ĝoje nin. Samkiel en Bjelarusio Portata estis sal' kaj pan'. Kun salutvort' al mi sin turnis Hungara unu kamparan'. Koloron perdis la ĉemizo De l' laborema vilaĝan'. Verŝajne estis akirebla Tre malfacile lia pan'. Sincere sonis liaj vortoj, Li nin rigardis kvazaŭ frat'. Hungaran lingvon — jen la sorto — Nek unu sciis eĉ soldat. Sed kiel li deziris tiam, Ke nepre ni komprenu lin!.. Li paroladon ĉesis sian, Silente nur rigardis nin. Li pensis eble, kion fari? La kapon levis al la sun'. Kaj trovis li la vorton karan, Li diris: "Lenin". Tenis nun Li sur la koro sian manon... Kaj ni komprenis la hungaron.
Tradukis Adam Paŭlukavec
Versaĵojn de Heine legadis mi kaj Revulo juna Estante, Mi vidis la rokon kun in' Lorelei Ĉe Rejno-river' situanta. Kaj kvazaŭ dum sonĝo sonoris la kant' De la junulin' en ĉielo. La lingvo germana al juna aŭdant' Sonora tre ŝajnis kaj bela... Sed kie ĝi estas, volum' de poet', Legita kun granda plezuro? Vundita nun, mi Kuŝas ĉe arbustet' Kaj tankoj jen preterveturas. La tankojn postsekvas en kamp' soldatar', Pereas labor' kamparana, Fremdlandaj vestaĵoj, sen ajna erar' Mi aŭdas la lingvon germanan. Mi raŭkon, koleron nun aŭdas en ĝi, Ĝi tiel malbele sonoras, Ke fermus prefere l' orelojn tuj mi, Senmovas nur man' pro doloro. Ne estis delonge jam tio, amik', Per sonĝ' rememor' ofte skuas... Fenestron, malfermas fenestron jen mi, Rigardas al mar' mi, ĝi bruas. Situas apude germana urbet'. Urbodomo, preĝejo malnova. La fumo de ŝipo en mara kviet' Kaj mevon post ĝi mi tuj trovas. Ni gaste Alvenis al tiu ĉi land' Pro bona amika impeto. Ĉu volas vi kanti, mastrino? Pri kant' Ĉe mi estos unu nur peto — La kanton germanan vi kantu, virin', Nun pri Lorelei, jam konatan. Verŝajne kunkantos laŭeble mi vin Kun sento amika kaj frata. La kanto malnovan komencis jen mi Kaj ŝajne orbrilas la vortoj. Komprenis mi: estas parol' de amik' La lingvo plej bela kaj forta.
Tradukis Adam Paŭlukavec
(1911 — 1978)
Ne povas ekdormi en lito Knab' spite malfrua la hor' Post patra reven' el milito, Post patra reveno el for'. La panjo klopodas ĉe l' forno Por manĝu li kun apetit'. La domo ne plu estos morna Post patra reven' el milit'. Eniras la bonaj konatoj, Sidiĝas ĉe l' mur' laŭ invit', Parolas kun brava soldato Post lia reven' el milit'. Sur patra la brusto orbrilas Medaloj kaj ankaŭ orden'. Ebrias najbaroj, babilas Ĉetable post patra reven'. Ne povas ekdormi en lito Knab', spite malfrua la hor', Post patra reven' el milito, Post patra reveno el for'.
Elbjelarusigis Adam Paŭlukavec
Prikalkulu, kiom da metalo Rompis la milita uragan': Pensas mi, sufiĉus tiu ŝtalo Por mil pontoj eĉ tra ocean'. Kia kvant' da pano sen kompato Estis cindrigita sur la ter', — Kiom milionoj pro malsato Preĝe levas manojn en mizer'. Se mensogaj libroj, kvazaŭ ondo, Ne verŝiĝus super ter' sen fin', — Jam posedus ĉiu en la mondo La alfabetumon, kredu min. Ne la domoj, sed malliberejoj Konsreatas ie sur planed'. Por fiuloj mem en tiuj ejoj Tute ja sufiĉus angulet'. Se samtempe homoj al militoj Unuvoĉe povus diri "ne!" — Nen amasoj de enterigitoj Estus ja savitaj de pere'. Kaj se dume restas nepruvita Da fiuloj sangavida ar' — Venos pun' por bando parazita, Priĉtelinta homojn dum miljar'.
Tradukis Petras Ĉeliaŭskas
(1918 — 1983)
Patrujo, amata fiere, Feliĉe vi vivu en glor'; Mi ĵuras al vi nun sincere Pri amo fidela en kor'. En kampoj, en grandaj uzinoj, En ajna angul' de la land' — Konstante laboras obstine Soveta popolo kun kant'. Mi vidas — disfloras la tero Kaj flugas la kanto laŭ rond': Gepatran nur landon preferos Mi ĉiam en vasta la mond'. Ni volas nenies terenojn, Nur sola ĉe ni la dezir': Renkonti en paco matenojn, — Jen estas plej grava sopir'. Kaj havi ni volas sincere Amikojn kaj amon en kor'. Patrujo, amata fiere! Prosperu kaj vivu en glor'!
El la bjelarusa lingvo tradukis Adam Paŭlukavec
(nask. en 1920)
Vi ne trovis por vi Savon en la montar' Apud tera ĉe mar' paradizo... Al ŝatata masiv' De le pina arbar' La sopiro turmentis vin kriza. Lacigita sen norm' Sub la suda ĉiel', Vi ekkuŝis ĉi tie por ĉiam, Por eterna la dorm' Dum printempa la bel' Sub de l' virdoj kantad' melodia. Sonĝojn vidu, poet', Pri partio sen ĉes' Kaj dormetu ĉi tie trankvila, Sonas via sonet', — Foliar' de cipres' Ĉiutage ĝin kantas ĝentile. De la vivo klopod' Estis via destin', Via ankaŭ espero kaj nomo, Por poet' — patriot' Ĝis la monda eĉ fin' Havu ĉiam la saman renomon.
Tradukis Adam Paŭlukavec.
(nask. en 1920)
Mi antaŭ longe ĉe salikoj Restigis vin. Blankiĝis ter'. Leterojn legas jam amikoj — De vi ne venas la leter'. Ĉu mi ne konis vin, ĉu vian Mi rompis revon sen esper'? Ja ŝajnis: min vi amis tiam, Sed ne alvenas la leter'. Mi malkvietas, mi sopiras Kaj ne kaŝeblas la sufer'. "Ne tristu vi!" — amikoj diras, Sed ne alvenas la leter'. Ho, kion skribi, se mi scius, Ke vi eksentu per paper' Amforton de l' soldat', al kiu Neniam venas la leter'...
Tradukis Petras Ĉeliaŭskas.
(nask. en 1935)
Mi pensas ĉiam nur Ne pensi plu pri vi. Sed tamen sen plezur' Min kaptas la aviz': Mi pensas ĉiam nur Ne pensi plu pri vi. Jen tasko por futur', Ke gardu ĵuron mi, Mi pensas ĉiam nur Ne pensi plu pri vi.
Tradukis A. Paŭlukavec